Jamŝed Sabiroviĉ Junusov: Ĉinio havas utilan efikon sur mondan ekonomion

BY:Pietro FiocchiJuly 25, 2024

Intervjuita de Pietro Fiocchi, Chen Ji kaj Gao Shuyuan


"Hodiaŭ, multaj landoj uzas ĉin-faritajn produktojn, tiel kreante pliajn laborpostenojn, uzante modernajn teknikojn, kiuj ne malpurigas la ĉirkaŭan medion…" Jamŝed Sabiroviĉ Junusov estas sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Taĝikio. Li ricevis intervjuon de El Popola Ĉinio kaj tiel respondis.


El Popola Ĉinio: En la kvara volumo de la libro "Xi Jinping: Regado de Ĉinio", ĉina prezidanto Xi Jinping proponis lasi la pordomalferman politikon de Ĉinio stimuli la mondan ekonomion. Ĉinio daŭre realigos altan nivelon de malfermiteco kaj faciligos liberan komercon kun aliaj landoj. Kiel ĉi tiu politiko influas la mondan ekonomion?


Mi pensas, ke sekve de la rapida disvolvado de la ĉina ekonomio post la reformado de Deng Xiaoping, oni komencis nomi la ekonomion de Ĉinio kiel la ĉinan miraklon, kaj jen kio ĝi estas.


Ĉina prezidanto Xi Jinping daŭre gvidas la ĉinan miraklon tra la ondoj de la tutmonda ekonomio konfideme kaj firme. La ekonomioj de multaj landoj dependas de ĉinaj fabrikantoj, kaj ni certe povas diri, ke la ekonomia produktado de Ĉinio inkluzivas produktojn de altteknologiaj industrioj.


Verŝajne ne ekzistas hodiaŭ industrio, en kiu ĉinaj fabrikistoj ne havas modernajn teknikojn.


Tial ni sekure povas aserti, ke Ĉinio multe antaŭeniris en sia evoluado en ĉiuj sektoroj de moderna produktado, konkeris mondajn merkatojn kaj, per siaj varoj kaj servoj, havas utilan efikon sur la mondan ekonomion.











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ŝanhaja metroo inaŭguris servon pri stokado de bagaĝo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat