Ŝanhaja metroo inaŭguris servon pri stokado de bagaĝo

BY:Rafael Henrique ZerbettoJuly 25, 2024

La unuaj aŭtomataj ŝrankoj por stokado de bagaĝo en la ŝanhaja metroo estis instalitaj en la ĉefaj stacioj, kun la ĉefa celo faciligi turismadon de vojaĝantoj, kiuj volas rapide promeni en la urbo. La ŝrankoj estis instalitaj ĉe la stacioj Orienta Nankina Strato, Yuyuan-ĝardeno, Placo de la Popolo, Terminalo 2 de Flughaveno Hongqiao, Suda Shaanxi-strato kaj Ŝanhaja Stacidomo.



Ĉiu stokejo havas malgrandajn, mezgrandajn kaj grandajn ujojn por stokado de bagaĝo. Malgranda ujo estas sufiĉa por dorsosako, dum la mezgranda kapablas enteni 20-colan valizon kaj la granda estas sufiĉa por 28-cola valizo. "Se mi povas stoki mian valizon en la metrostacio, tio signifas, ke mi ne bezonas tuj iri al hotelo post mia alveno en la urbo. Mi povas lasi la valizon ĉi tie kaj tuj iri aĉetumi ĉe proksima komerca strato," klarigis Zhou, vojaĝanto el Ningxia-a Hui-a Aŭtonoma Regiono.


La servo pri stokado de bagaĝo estas ankoraŭ en prov-periodo. Pasaĝeroj povas informiĝi pri la lokoj, kie ili troviĝas, tempo de stokado kaj aliaj rilataj informoj per la apo "Metro大都会" aŭ per la WeChat-apeto de la firmao, kiu provizas la servon.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Shanghai Observer











Gyula Thürmer: Ĉinio daŭrigos iniciaton "La Zono kaj Vojo" kaj profundigos kunlaborojn kun aliaj landoj - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat