Massimiliano Ay: Ĉina modernigo ĉiam celas pli grandan harmonion en medio kaj socio

| 2024-07-24
Bookmark and Share

Intervjuita de Pietro Fiocchi, Chen Ji kaj Gao Shuyuan


Massimiliano Ay naskiĝis en 1982, post sperto en la sindikata kampo, li estas ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Svislando por 15 jaroj. En institucia nivelo li estas municipa konsilisto de Belinzono, lia devenurbo, ekde 2008. Ekde 2015 li ankaŭ estis elektita deputito ĉe la Parlamento de la Respubliko kaj Kantono Tiĉino, itallingva regiono de la Svisa Konfederacio. Lastatempe El Popola Ĉinio intervjuis lin.



El Popola Ĉinio: Sekretario Ay, la tria plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu ĵus finiĝis, koncentriĝis pri plua profundigo de reformado por antaŭenigi la modernigon de Ĉinio. Laŭ via opinio, kiel ĉi tiu sesio influos la ĉinan ekonomion? Ĉu estos pli da ŝancoj por ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Svislando?


Antaŭ ol taksi, ĉu efektive estos pli grandaj ŝancoj por ekonomia kunlaboro kun mia lando, kion mi evidente esperas, unue oni devas identigi la prioritatajn defiojn de la nuna historia momento, kiuj laŭ nia opinio, svisaj komunistoj, estas la jenaj:

a) La protekto de la liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj Svislando, kiu ebligas al la lasta, diversigi siajn komercajn partnerojn kaj do malpli da dependeco de la merkato de EU/Usono kaj

b) La defendo de nia neŭtraleco, malhelpi la atlantismajn sektorojn de la svisa burĝaro, kiuj ŝatus ĝin aboli, aliĝi al ajnaj sankcioj kontraŭ Pekino kiel jam minacate de kelkaj nerespondecaj altrangaj oficistoj en Berno (ĉefurbo de Svislando). 


Mi estas konvinkita, ke la rezultoj de la tria plena sesio havos pozitivan influon al la ĉina ekonomio: La centra komitato fakte decidis ne nur "resti firme sur la vojo de la socialisma politika progreso" kaj ke la merkato fariĝas "pli justa", pli bone reguligita, sed ankaŭ ke la socia sekureco kaj enspeza distribu-sistemo devas esti plibonigitaj.


Ne subtaksenda, kaj el la vidpunkto de ekonomia fidindeco por svisaj investantoj kaj el tiu de socialisma demokratiigo, estas la deziro de la Komunista Partio de Ĉinio profundigi la juran regadon kaj la certecon de leĝoj, kiuj jam kun la nova Civila Kodo (en kiu kunlaboris mia amiko kaj kamarado profesoro Oliviero Diliberto) ege progresis.


La bazo por pli granda ĉin-svisa ekonomia kunlaboro jam ekzistas, almenaŭ ĉe la ĉina flanko. Tamen mi ne kaŝas kelkajn timojn, kiel evoluos la volo kunlabori ĉe la svisa flanko: tiu parto de la "komerca" burĝaro, kiu prenas ordonojn de Usono, EU kaj NATO, estas fakte pli ol iam intencita ruinigi la historiajn ligilojn de amikeco inter Berno kaj Pekino, kaj ili ankaŭ sukcesis enfiltri social-demokration.


Tial kiel komunistoj ni konstruas politikon de Unuiĝinta Fronto por organizi eĉ tiujn, kiuj ne estas komunistoj sed intencas defendi neŭtralan, suverenan kaj multpolusan Svislandon.


El Popola Ĉinio: Kiel vi taksas la ĉinan modernigon kaj kian influon tiu modernigo havas sur aliaj landoj?


Estas diversaj "modernigoj": En kapitalismaj landoj, ekzemple, ĝi baziĝas esence sur ekonomiaj indikiloj, celantaj maksimuman profiton kaj fakte favore al minoritata parto de la loĝantaro. Ĉina modernigo anstataŭe havas du grandajn karakterizaĵojn: Ĝi estas socialisma modernigo kaj estas direktita fare de la partio, kiu eksplicite rilatas al marksismo-leninismo. 


Ĉi tiuj trajtoj igas la ĉinan modernigon orientitan al serĉado de ĉiam pli granda harmonio en la medio, socio, etna realo ktp kaj tio videblas konkrete en la redistribuo de riĉeco.


Ĉio ĉi reprezentas, precipe por la landoj de la tiel nomata Tutmonda Sudo, ne importenda modelo, sed sperto el kiu trovi inspiron. La ekonomia kaj socia emancipiĝo de la landoj de Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko estas la plej konkrete kontraŭimperiisma, kiun oni povas esperi kaj estas la bazo de la nova multpolusa geopolitiko, kiu permesos ankaŭ al socialismo renovigi sin kaj tiel refoje reprezenti perspektivon por la amasoj.











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Gyula Thürmer: Hungario volas antaŭenigi solidan kaj stabilan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj EU - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments