Gyula Thürmer: Hungario volas antaŭenigi solidan kaj stabilan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj EU

BY:Chen Ji kaj Pietro FiocchiJuly 24, 2024

Intervjuita de Pietro Fiocchi, Chen Ji kaj Gao Shuyuan


"Hungario, reganta nun EU-prezidantecon, volas efektivigi pozitivan rolon por antaŭenigi solidan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj atingi solidajn interagojn..." Tion diris Gyula Thürmer, prezidanto de la Hungara Laborista Partio. Li estas fakulo pri fundamentaj reformadoj en la socio kaj en la internaciaj rilatoj. Lastatempe El Popola Ĉinio intervjuis lin.


El Popola Ĉinio: En la kvara volumo de la libro "Xi Jinping: Regado de Ĉinio", ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la uzon de la pordomalferma politiko de Ĉinio kiel stimulilon por la monda ekonomio. Ĉinio daŭre realigos altnivelan malfermecon kaj faciligos liberan komercon kun aliaj landoj. Kiel ĉi tiu politiko influas la mondan ekonomion?


Sur la internacia scenejo estas malsamaj agantoj. Usono kaj ĝiaj okcidenteŭropaj aliancanoj ŝatus konservi mondon gvidatan de Usono. Usono kaj EU subfosas la ekonomian kunlaboron inter Ĉinio kaj EU. NATO provas estigi tutmondan koalicion. La gvidantoj de Japanio, Korea Respubliko, Aŭstralio kaj Nov-Zelando estis invititaj al NATO-pintkunveno en Vaŝingtono.


Rezulte de ĉi tiu okcidenta politiko, la mondo povas esti dividita en du partojn, la amikoj de Usono kaj ĝiaj malamikoj. Nun ni povas vidi, ke la du mondopartoj estas ĉiam pli izolitaj unu de la alia.


Estas klare, ke ĉi tiu politiko de Usono kaj EU povas damaĝi la interesojn de diversaj landoj kaj konduki al pli severa konfrontiĝo. Plej multaj landoj estas kontraŭ tio. La hungara registaro batalas por mondo sen blokoj kaj substrekis la bazan gravecon de konektebleco.


Ĉinio substrekis, ke ne ekzistas geopolitika konflikto aŭ fundamenta konflikto de interesoj inter Ĉinio kaj EU. La rilatoj inter Ĉinio kaj EU havas strategian signifon kaj tutmondan influon. La homaro povas travivi la efektivan danĝeran situacion se la du flankoj konservu stabilan kaj solidan disvolviĝon kaj kunlaboru por solvi tutmondajn defiojn.


La decido de Ĉinio daŭrigi la pordomalferman politikon povas doni politikan kuraĝigon kaj novan ekonomian impulson por antaŭenigi dudirektan malfermon, plifortigi internacian kunordigon kaj kontribui al la monda paco, stabileco, disvolvado kaj prospero.


Hungario, reganta nun EU-prezidantecon, volas efektivigi pozitivan rolon por antaŭenigi solidan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj atingi solidajn interagojn.











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Gyula Thürmer: Ĉinio daŭrigos iniciaton "La Zono kaj Vojo" kaj profundigos kunlaborojn kun aliaj landoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat