La tria plena sesio strutkturas turnopunkton en ĉina modernigo

| 2024-07-17
Bookmark and Share

de J. Renato Peneluppi Jr.*



La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigas la Trian Plenan Sesion de sia 20-a Centra Komitato inter la 15-a kaj la 18-a de julio. La nomo plena sesio signifas asembleo aŭ plena kunveno de la centra komitato. En kvinjara oficperiodo kutime okazas sep plenaj sesioj inter la sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK), kaj ili estas turnopunktoj en la regado de Ĉinio.


La Centra Komitato de KPĈ estas la plej alta instanco, krom dum sesio de TPK, kaj havas la taskon efektivigi la rezoluciojn de TPK, gvidi la tutan partian laboron kaj reprezenti KPĈ. Ĝi nuntempe konsistas el 205 efektivaj membroj kaj 171 anstataŭantoj.


Grava trajto de ĉina regadsistemo estas ĝiaj kvinjaraj cikloj, dum kiuj okazas plurajn kunvenoj de TPK kaj de la centra komitato por interkonsiliĝo. Samkiel kunveno de administrantoj de firmao, ĉi-kaze kunvenas la administrantoj de la lando, por kontroli kaj ĝustigi la laboron. Plena sesio de la centra komitato estas, do, kreita de la partio por formaligi, legitimigi kaj komuniki la decidojn de la gvidantoj de la lando.



KPĈ havas kunordigitan strukturon alkutimiĝinta al rutino, tiel ke la organizado de nacia disvolvado en kvinjaraj cikloj estas evidenta ekde la Kultura Revolucio. La kvinjaraj planoj (ŝtata planado) estas prezentataj en jaroj finiĝantaj per numero 1 aŭ 6. La sesio, kiu elektas la gvidantojn de la lando, okazas en jaroj finiĝantaj per 2 aŭ 7. 


La tria plena sesio kutime okazas fine de oktobro aŭ komence de novembro, unu jaron post la tutlanda kongreso de KPĈ. Aparte rimarkinda estas la fakto, ke ĉi-jare la sesio unuafoje en la lastaj tri jardekoj okazas en alia monato. Laŭ la konstitucio de la partio, la centra komitato devas okazigi unu plenan sesion jare. Konsiderante, ke la dua plena sesio okazis en februaro 2023, la fakto, ke la tria plena sesio ne okazis en 2023, tute ne kontraŭas la konstitucion.


La fakto, ke ĝi okazas nur nun, en julio, rezultas de procezo pri konstruado de interkonsento, ankoraŭ okazanta, inter la partiaj gvidantoj, pri pluraj temoj. Unu el la ĉefaj faktoroj estas la granda necerteco pri la ekonomiaj perspektivoj en la mondo: Multaj aferoj rilatas al la balotadoj en Usono, al la nova konsisto de la parlamento de Eŭropa Unio, kaj al la evoluo de nunaj internaciaj konfliktoj. Kiel substrekis prezidanto Xi Jinping en sia parolado en la 20-a tutlanda kongreso de la partio, la mondo trairas profundajn ŝanĝiĝojn neniam viditajn en jarcento, sed la tempo kaj la situacio favoras al ili.


El pasintaj plenaj sesioj venis historiaj decidoj kaj ŝanĝoj en la politiko kaj ekonomio de Ĉinio. Ekzemple, ka la tria sesio de la 11-a centra komitato en 1978 markis la komencon de la ekonomia reformado kaj la politiko de pordmalfermo de Ĉinio sub la gvido de Deng Xiaoping. La tria plena sesio de 2018 estis rilata al la ŝanĝo en la konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko, kio interalie forigis limigojn pri nombro de reelektiĝoj por landa prezidanto. Resume, la tria plena sesio estas esenca por alpreno de gravaj decidoj kaj politika orientiĝo de KPĈ, kun efiko sur la regado kaj disvolvado de Ĉinio.


La ĉefaj klopodoj devas fokusi sur la temoj plej atentataj de la popolo kaj forigo de baroj al la ĉina modernigo. La strategia fokuso, la prioritatoj kaj metodoj devas esti klarigitaj, kun emfazo sur la solvado de problemoj kaj altkvalita reformado. La envolviĝo de ĉiuj kaj la kunhavigo de ampleksaj kontribuoj antaŭenigos firman grundon por reformado.


En la 1980-aj jaroj Deng Xiaoping asertis, ke Ĉinio devus permesi kelkajn homojn pli frue riĉiĝi. Nun en la nova erao la celo estas atingi komunan prosperon per alia maniero, "gvidu kaj helpu aliajn riĉiĝi kune", laŭ Xi Jinping. Ondo de reformoj kaj gravaj iniciatoj utiligos la viglecon de la ĉina ekonomio por profundigi ampleksan reformadon kaj la ĉinan modernigon.


Tiu ĉi plena sesio difinos la bazojn por firmigi la ĉinan modernigon per profundigo de reformado, laŭ nova formo de homa antaŭenigo fokusita sur vasta popolo, kun disvolviĝo en la kampoj etiko-materia kaj kultura, kun la celo atingi komunan prosperon por ĉiuj, estigi harmonion inter homaro kaj naturo, fokusi sur paca disvolvado, alivorte difini novan valoron, kiu donu prioritaton al homoj.


Estas nova lingvaĵo en la komuniko de la plena sesio aparte atentinda. Ĝi signas ĝustigon en la taksado de la gvidado de la partio rilate al la defioj, kiujn ĝi trapasas. Enkondukinte la koncepton de "humanomiko" en la nova erao, kiel nova formo de ekonomiko, kiu moldas ekonomian politikon kaj antaŭenigas altkvalitan disvolvadon por certigi, ke la popolo havu bonajn vivkondiĉojn kaj feliĉon.


Enradikiĝinta en la integriĝo de la riĉa kultura heredaĵo de Ĉinio kun la nuntempa ekonomia kaj socia disvolvado, kaj gvidata de la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova erao, tiu noviga aliro emfazos filozofion pri disvolvado fokusita sur homoj, kunligos kulturan prosperon kun ekonomia disvolvado, solvos la problemojn alportitajn de malekvilibra kaj nesufiĉa disvolvado kaj priesploros altkvalitan ekonomian kreskon, kiu estos daŭripova kaj fokusita sur homoj.


*J. Renato Peneluppi Jr. estas brazila advokato specialiĝinta pri la ĉina publika administrado, asociita esploristo ĉe la ĉina pensfabriko Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo kaj membro de la laborgrupo Dialogoj Brazilo-Ĉinio de la brazila pensfabriko Instituto Lula.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Opinio de brazila fakulo pri la Tria Plena Sesio de la 20a Centra Komitato de KPĈ - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments