Jiamusi-a Esperanto-Asocio en la provinco Heilongjiang aktive disvastigas Esperanton al la membroj de Chaoyue-a Ekzerc-klubo en Jiamusi-urbo, Heilongjiang-provinco. Rezulte de la klopodo de la vicprezidanto de la asocio Qi Liwei, granda parto de la membroj nun scias pri Esperanto kaj pluraj el ili aktive lernas la lingvon.
La klubo estis fondita en 2019. Ĝia membraro kreskis de pli ol 100 homoj al pli ol 500. En februaro 1992 klubanoj partoprenis en la filmado de iu programo pri glaciaj kaj neĝaj aktivadoj lanĉita de la Ĉina Centra Televido por bonvenigi tiujare Vintrajn Olimpikojn.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat