Ŝanhajaj flughavenoj plibonigas servojn por alilandaj pasaĝeroj

BY:Rafael Henrique ZerbettoJuly 11, 2024

La 29-an de junio komenciĝis la provfunkciado de nova kunligita servocentro por internaciaj pasaĝeroj alvenintaj al terminalo 2 de la Internacia Flughaveno Pudong en Ŝanhajo.


La nova servocentro en la terminalo 2 de la Internacia Flughaveno Pudong


La servocentro funkcias 24 horojn ĉiutage kaj la servoj estas provizataj de dungitaj laboristoj en la ĉina kaj la angla. Inter la servoj provizataj estas vendado de lokaj SIM-kartoj, monŝanĝado, bankaŭtomatoj, konsultoj rilataj al pagoj per poŝtelefono en Ĉinio kaj vendado de kartoj por publika transporto. La servocentro troviĝas antaŭ la elirpordego por alvenintoj el aliaj landoj en la terminalo, do ĝi estas facile trovebla. Laŭ plano, estonte la servocentro ankaŭ provizos porteblajn aparatojn por vifio al vojaĝantoj.


"La servocentro celas bonvenigi kaj helpi internaciajn alvenintojn en Ŝanhajo, por ke ili tuj sentu la efikon kaj oportunecon de la urbo," deklaris Qian Jia, respondeculo pri la servocentro.


Sub ringekrano kun la frazo "International Services Shanghai" (Internaciaj Servoj de Ŝanhajo), kvar balkonoj kun funkciuloj estis aranĝitaj por provizi servojn en kvar ĉefaj sektoroj: komunikado, pago, turismo kaj transporto.


"Ni konstante aktualigos la informojn kaj plivastigos la disponeblajn servojn laŭ la bezonoj de internaciaj pasaĝeroj," aldonis Qian.


Bankaŭtomatoj ĉe la servocentro akceptas internaciajn kreditkartojn.


Apud la servocentro estas bankaŭtomatoj, kiuj akceptas internaciajn bankajn kartojn, kaj ankaŭ troviĝas maŝino, kiu ŝanĝas monbiletojn de 20 fremdaj landoj kontraŭ ĉina juano. Publika telefono estis instalita por provizi al vojaĝantoj senpagajn telefonalvokojn kun daŭro je maksimume tri minutoj al telefonnumeroj de la ĉeftero de Ĉinio.


"Ni ricevis broŝuron kun informoj pri ĉiuj turismejoj. Ni restos ĉi tie por kvar tagoj, do mi kredas, ke ni havos iom da tempo por promeni," diris Arturo Achard, kiu taksis kiel tre utila la nova servocentro.


El Meksiko, Achard kaj liaj familianoj unuafoje venis al Ŝanhajo. La familio entuziasmiĝas pri la kvartaga vizito al tiu urbo kosmopolita kaj amikema, kaj planis plurajn aktivaĵojn.


"Mi aŭdis, ke ĝi estas unu el la plej modernaj urboj de Ĉinio, do mi volas sperti tion," diris Achard. Li volas vidi multajn ĉielskrapantojn, gustumi multajn ĉinajn pladojn kaj viziti plurajn muzeojn.


"Mi ankaŭ planas fari mallongan vojaĝon al iu loko ne tre for de ĉi tie. Mi povas iri per altrapida trajno. Mi aŭdis, ke altrapidaj trajnoj de Ĉinio estas inter la plej rapidaj en la mondo," li aldonis.


Dan Peachey, veninta el Kalifornio, Usono, deklaris esti impresita pri la altnivela kvalito de la servoj en la servocentro.


"Mi amas Ŝanhajon kaj tre ĝojas esti reveninta. Jam pasis dek jaroj, do mi tre ĝojas esti ĉi tie," li aldonis.


Eksterlandano ĵus alveninta en Ŝanhajo spertas la novan servocentron.


La servocentro rezultas de kunlaboro inter la sekretariejo pri eksteraj rilatoj de la ŝanhaja registaro, la sidejo de la Popola Banko de Ĉinio en Ŝanhajo, la Urba Komisiono pri Transporto de Ŝanhajo, la Urba Administracio pri Kulturo kaj Turismo de Ŝanhajo, la Administracio pri Komunikado de Ŝanhajo, la Ŝanhaja Flughavena Grupo Kompanio Limigita kaj la Servo pri Eksteraj Rilatoj de la Ŝanhaja Grup-kompanio Limigita sub la Grupo Donghao Lansheng.


Laŭplane, similaj servocentroj en terminalo 1 de la flughaveno Pudong kaj en terminalo 1 de la flughaveno Hongqiao ekfunkcios en oktobro.


La Internacia Flughaveno Pudong de Ŝanhajo atestis signifan kreskon en nombro de alvenantaj flugoj kaj kvanto da pasaĝeroj en la unua duono de tiu ĉi jaro. Entute 49 031 flugoj el urboj kaj regionoj ekster la ĉeftero de Ĉinio atingis la flughavenon inter la 1-a de januaro kaj la 26-a de junio, kun kresko je 91.5% rilate al la sama periodo de la pasinta jaro. En la sama periodo, estis 7.06 milionoj da vojaĝoj kun eksterlandaj pasaĝeroj, kio markis kreskon je 180.2% rilate al la sama periodo de la pasinta jaro.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: shanghai.gov.cn










<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kio venos de la tria plena sesio? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat