Ekosistemo de Ren'ai Jiao difektita de kontraŭleĝe surgrundigita filipina ŝipo

BY:Xie RuifengJuly 9, 2024


La filipina militŝipo kontraŭleĝe surgrundigita ĉe la laguna deklivo de Ren'ai Jiao en 1999 grave damaĝis la diversecon, stabilecon kaj daŭrigeblecon de la koral-rifa ekosistemo en la regiono, laŭ raporto publikigita de la Ministerio pri Naturaj Resursoj de Ĉinio en la 8-a de julio.


Laŭ la raporto, la kovrado de koral-rifoj sur la plataj kaj lagunaj deklivaj regionoj de Ren'ai Jiao draste malpliiĝis, kun la plej evidentaj malkreskoj observataj ĉirkaŭ la ŝipo.


La populacia strukturo de grandaj bentaj senvertebruloj en la rif-regiono estas malekvilibra, precipe ĉirkaŭ la militŝipo, kaj niveloj de pezmetaloj, petroloj kaj aktivaj fosfatoj en la marakvo de la regiono estas evidente pli altaj ol historiaj registroj.


La raporto klarigas, ke diversaj derompaĵoj, ekzemple fiŝretoj, estas disigitaj tra la regiono.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping kaj Viktor Orban profunde interŝanĝis opiniojn pri la krizo en Ukrainio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat