Unika eksperimento finiĝis kun bonaj rezultoj en AMU

BY:Ilona KoutnyJuly 8, 2024

Kiam 25-jariĝis la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (AMU), Pollando, ni festis per la lanĉo de magistraj studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado en 2022. La studoj surloke en Poznano enhavis ne nur studobjektojn rilatajn al lingvistiko, kulturo kaj movado de Esperanto kaj aliajn planlingvojn, sed ankaŭ perfektigon en la angla lingvo kaj angle informmastrumadon (cifereca humanistiko). En la centro troviĝas ankaŭ interkultura komunikado kaj lingvopolitiko, kiuj donas bonan bazon por ke oni trovu laboron poste.


La studentoj de la interlingvistikaj studoj (kaj 3 aliaj), instruistoj Michael Farris kaj Ilona Koutny en la adiaŭa bankedo (post la sukcesa magistra ekzameno) kun la vortaro


La unikaj magistraj studoj startis kun dek ĉinaj studentoj (el kiuj sep el Zaozhuang-universitato). Ĉiuj dek nun atingis la finon de siaj dujaraj studoj. La 27-an de junio sep studentoj sukcese trapasis la magistran ekzamenon, kiam ili defendis siajn diplomlaboraĵojn kaj respondis la demandojn. Iliajn laboraĵojn oni povos legi en la retejo Edukado.net. La recenzado donis eblecon kunlabori kun eksterlandaj kolegoj (prof. Sabine Fiedler, prof. Gong Xiaofeng, d-ro Markos Kramer) kaj kun d-ro Maciej St. Zięba el Pollando (kiu instruis la studentojn en Zaozhuang-Universitato), ili interrete aliĝis al la ekzameno. Jen la temoj de la studentoj:


Li Bochuan: Seksismaj elementoj en la lingvo Esperanto

Liu Dehan: La rolo kaj influo de virinoj al la lingvo, literaturo kaj movado de Esperanto

Long Yunxia: Vortoprovizo de la homa vivo en temaj grupoj en la angla, Esperanto kaj la ĉina, kaj apliko en la lingvoinstruado

Sun Yesheng: Ellaboro de temvortaro en la tereno de loĝado en la angla, Esperanto kaj la ĉina

Zhang Yue: Komparo de la lingva bildo de la mondo en la ĉina kaj Esperanto

Zhao Yanan: Reflektiĝo de la ĉina kulturo en Esperantaj tekstoj

Zhu Xinlei: Elektitaj bibliotekaj kolektaĵoj pri Esperanto kaj interlingvistiko


Ĉiuj studentoj esprimis deziron plu kunlabori en la vortara projekto de Ilona Koutny aŭ plu esplori kaj verki artikolon el sia temo. Iuj povos dungiĝi en Zaozhuang-universitato, en la Esperanto-Muzeo, kaj pensas eĉ pri doktoriĝo en AMU. Ili donos freŝan forton al la ĉina movado.


Ĉi-semajne, tuj antaŭ la ekzameno aperis la Angla-Esperanta-Ĉina Etvortaro pri Homa Vivo kaj Loĝado. Temas pri la aktualigita kaj ĉinigita versio de la Angla-Esperanta-Hungara Etvortaro de Ilona Koutny. Du studentoj el la magistra interlingvistika grupo, Long Yunxia (Nuba) kaj Sun Yesheng (Suno) pretigis la la ĉinajn versiojn, kaj kontrolis ilin Gong Xiaofeng (Arko). En la libreto troviĝas ankaŭ ekzercoj por uzi la vortaron en progresanta nivelo de Esperanto – kion la studentoj povas sperti.


Kaze de la dua anonco de la studoj en 2023 – post sukcesa unua jaro – neniu esperantisto aliĝis krom 5 ĉinaj studentoj, kio ne sufiĉis por startigi la sekvan grupon. Bedaŭrinde, AMU fermis la studojn. La nuna realigo restos unika, tre pozitiva, eksperimento.


Raportita de prof. Ilona Koutny

(Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de AMU)











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kial pli kaj pli da homoj ŝatas "novĉinstilan" vestaĵon? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat