Ĉinio kaj Rusio daŭre plifortigos sinergion de disvolvaj strategioj

| 2024-07-05
Bookmark and Share


La 3-an de julio en Astano ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin.


Xi Jinping diris, ke prezidento Putin faris sukcesan ŝtatan viziton al Ĉinio maje, la du flankoj kunlaboras por fari planojn kaj aranĝojn por la estonta disvolvo de dulandaj rilatoj en la grava historia krucvojo ĉe la 75-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.


Li diris, ke Ĉinio subtenas Rusion kiel BRICS-prezidanton plenumi siajn respondecojn, unuigante la "tutmondan sudon", malhelpante "novan malvarman militon" kaj kontraŭbatalante kontraŭleĝajn unuflankajn sankciumojn kaj hegemoniismon.


Li diris, ke la astana pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) okazos baldaŭ, la ĉina flanko antaŭĝojas labori kun Rusio kaj aliaj membrolandoj por antaŭenigi la stabilan kaj longperspektivan disvolviĝon de ŜKO kaj konstrui pli proksiman komunumon de komuna estonteco de ŜKO.


Putin diris, ke nun la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas ĉe la plej alta nivelo en la historio, la du flankoj respektas unu la alian, kaj traktas unu la alian surbaze de egaleco kaj reciproka profito.


Li diris, ke Rusio subtenas Ĉinion pri protekto de ĝiaj kernaj interesoj kaj legitimaj rajtoj kaj interesoj, kaj kontraŭas eksteran enmiksiĝon en la internajn aferojn de Ĉinio. Rusio plene subtenos la laboron de Ĉinio kaj kunlaboros kun aliaj membrolandoj por plifortigi la internacian influon de la organizo, protekti regionajn pacon kaj sekurecon kaj antaŭenigi la disvolviĝon de la internacia sistemo al pli justa direkto.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kial pli kaj pli da homoj ŝatas "novĉinstilan" vestaĵon? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments