Mazingira FM, radio starigita de esperantistoj en Tanzanio

BY:Christiane LAMYJuly 5, 2024


La radio Mazingira FM estas komunuma radiostacio, kiu oficiale komencis la elsendadon en la jaro 2011 por homoj de la distrikto Bunda en Tanzanio, tio estis por plenumi unu de la celoj de loka organizo Mazingira. La radio funkcias subtene de malgrandaj reklamoj, el kiuj venas enspezo por pagi la laborkostojn kaj poŝmonon al ĵurnalistoj. Komence la radio elsendis nur al parto de la distrikto Bunda, kiun havis ĉirkaŭ 70 000 homojn, sed nun la radio elsendas al homoj de tri regionoj, kun iom pli ol 2 milionoj de loĝantoj. 80% de la programoj de la radio estas lokaj, 15% landa kaj 5% internaciaj. La elsendataj programoj fokusiĝas sur la komunumo, kiun la radio kovras por trakti diversajn aferojn, kiujn helpos ŝangi la vivkondiĉojn de la komunumo.


Kreado de radiostacio Mazingira FM


Kadre de bretona turneo organizita de la Federacio Esperanto Bretonio (FEB), s-ro Mramba Simba Nyamkinde, tiama urbestro de Salama kaj prezidanto de la asocio Mazingira en Tanzanio, venis al Francio en 2008. Ni gastigis lin hejme, kaj vidante la diversajn radioilarojn stokitajn en nia remizo, li havis la ideon instali komunuman radiostacion en sia vilaĝo, kio estus grava por tiu izolita kaj senkomunikila landparto.



Por tion realigi, li petis de ni helpon, kaj proponis, ke ni iru al lia vilaĝo por starigi ĝin.


Kial ne? Pri tio, ni longe diskutis kun Mramba, desegnis planon de la onta konstruaĵo, kaj taksis la necesajn bezonaĵojn laŭ ties uzado, por kunporti la materialojn kiel eble plej taŭgajn, kiam ni iros tien.


En oktobro 2009, ni forflugis al Tanzanio kunportante diversajn aparatojn pezajn je 115 kg, kiel elsendilo, kablo, anteno, sonmiksilo ktp kaj ni surteriĝis en Daresalamo, kie Mramba akceptis nin. Survoje al la hotelo, Mramba diris: "Amiko alvenos ĉi-vespere por konatiĝi kun vi, kaj tiu amiko estas la ministro pri agrikulturo!"


Estis granda surprizo por ni. Ni devas konfesi, ke ni estis iom impresitaj! En la restoracio ni atendis lin, pensante, ke li alvenos per polica aŭto kun ĝia laŭtega sireno. Kaj venis la dua surprizo: tute ne! Sen akompano li alproksimiĝis, kaj ni nur komprenis, ke li estas la ministro, kiam li sidiĝis. Post prezentadoj, li rigardis nin dirante kun afableco kaj rideto: "Mi scias, ke francoj ŝatas vinon, do mi mendos botelon da ruĝa vino, kiun vi trinkos manĝante." La interŝanĝoj estis agrablaj kaj gajaj, kaj kiam li foriris, jam estis nokte. Estis tempo por "atingi" nian liton.


En la sekvanta mateno, ni enbusiĝis kun niaj pezaj valizoj, kaj ek al Salama! La urbo, kie loĝis proksimume 10 000 homoj, situas ĉe la lago Viktorio, je ĉirkaŭ 1 000 km for de Daresalamo. Por atingi ĝin, necesis pli-malpli 20 horoj da busveturado tra la naciaj parkoj Ngorongoro kaj Serengeti. Tra la fenestro, ni spektis la pejzaĝojn de tempo al tempo, ni vidis masajojn piedirantajn sur la savano, pajlokovritajn dometojn, ĝirafojn, elefantojn, zebrojn...




Antaŭ ol ni atingis nian finan stacion, la tro longa vojaĝtempo estis duonigita, kaj ni faris etapon por tranokti en la moderna urbo Aruŝa, ne for de la monto Kilimanĝaro, kies pinto ne videblis pro nuboj.


Ni ekiris frumatene, kaj lacaj, ni finfine atingis Salama-n. La familianoj de Mramba afable akceptis nin, kaj post momento, kvar junaj petolemaj infanoj, dekomence iom timemaj, rigardis al ni ridante.


Bedaŭrinde, la radiodomo ne estis finkonstruita kiel planite. Tamen, la prokrasto ne maltrankviligis nin, ĉar multaj laboroj atendis nin. Fakte, la sekvantajn tagojn, ni veturis en diversajn urbojn por aĉeti bezonatajn materialojn, interalie, la longan maston, ŝtalan drategon, cementon... Ni vizitis plurajn lernejojn, dispensariojn, arbokulturejon kaj ankaŭ fabrikejon de rulseĝoj, kiu dungis kaj daŭre dungas precipe albinojn.


Intertempe, pluraj familioj vizitis nin por peti helpon por siaj handikapaj infanoj. Tiel, nova neatendita projekto atendos nin en Francio!


Ni kunvenis kun pluraj respondeculoj de la organizo Mazingira kaj de salama-a vilaĝaro. Dum niaj interŝanĝoj, ni demandis ilin: "Kaze de sendo de kontenero el Francio, ĉu vi materiale helpus la asocion Mazingira pri surloka transportado?" Ili ne nur konsentis pruntedoni transportilon, sed ankaŭ antaŭpromesis ĝian senpagan tralandan veturadon.


Tiam, ni ne sciis, ke prezentiĝus oportuno kelkajn monatojn poste!


Post kiam la areo, kie staros la anteno estis elektita, plurhora peniga laboro atendis la virojn. Ĉiu, siavice, pioĉis en la malmola grundo por fosi profundajn truojn plenigotajn je betono, unu truon por la mastosoklo, meze de la aliaj cirkle dispoziciitaj, kie ankriĝos la stajoj.


Kiam la konstrulaboro preskaŭ finiĝis, viroj pretiĝis por la malfacila starigo de la masto. Sed, kiel ekspliki al la helpantoj kiamaniere starigi ĝin? Venis al ni la ideo fari maketon por pli facile montri tion, ke ĉiuj el ili egaldistance lokiĝos kaj samforte kuntiros la stajojn, dume la aliaj kunpuŝos la maston, kaj ĉiuj en sinkrona kaj sen misa movo, por samtempe, ĝin starigi sen risko je falo.





Venis tempo de teorio al praktiko. Kiam, ĉiu, laŭ sia rolo, malrapide puŝis aŭ tiris, tiam, iom post iom, la masto leviĝis kaj staris vertikale. Restis nur la laboro stabiligi kaj sekurigi ĝin kiel eble plej rapide por ke ĝi ne perdu sian ekvilibron. Jen la unua mejloŝtono al nia celo!


Dume, la konstrulaboro finiĝis. Vidante minacajn nubojn nigrigante la ĉielon, vilaĝanoj rapide alportis seĝojn kaj tablojn el la najbara lernejo, kaj kiam ĉio estis preta, ĉiuj aparatoj konektitaj, ŝirmitaj sub la ĵus instalita lada tegmento, pluvego torente falis. Ni ĉiuj troviĝis en tiu eta radioĉambro, premitaj kiel sardeloj en skatolo, atendante la ĉeson de la pluvego falanta sur la ladojn en surdiga bruo.


Sed tio ne atakis nian bonhumoran kaj gajan etoson. Finiĝis la pluv-lavango kaj vilaĝanoj alvenis por ĉeesti la lanĉon de la radio. Kiam unuafoje aŭdiĝis "Radio Mazingira" sur la ondoj, granda ĝojo kaj forta emocio trafis nin ĉiujn. Ĝis 30 km ĉirkaŭe homoj aŭdis la elsendon, kaj gaje telefonis por sciigi tion al ni. Neatendite, la ondoj pli disvastiĝis ol ni esperis! Bela sukceso dank' al efika kunlaboro!







Jaroj pasis, iom post iom "Radio Mazingira FM" disvolviĝis, kaj nuntempe ĝi dissendas tra kvin regionoj, kaj laborigas dek unu personojn, kvin dungitajn kaj ses volontulajn.


En 2019, falinte sur la antenon, fulmo brulfuŝis la elsendilon. Ve! Por akiri novan necesis 4 000 eŭroj, sen enkalkuli la sendkostojn! Feliĉe, dank' al nia retamikaro en Francio kaj en Britio, ĉu esperantistoj aŭ ne, ni rikoltis la necesan sumon por aĉeti ne novan, sed bone funkciantan elsendilon, kaj pagi la sendkoston ĝis Daresalamo. Kia bela leciono de solidareco!


Sed nia aventuro ne finiĝis.


Sendo de kontenero


Nur du aŭ tri monatoj pasis post nia reveno el Tanzanio, kiam nia amiko telefonis al ni: "La firmao, kie mi laboras, sendos al Tanzanio konteneron plenigitan de materialoj, kaj ĉar restas disponebla spaco, ĉu vi havas materialojn por kompletigi ĝin?"


Ni vere miris! Kelkajn monatojn antaŭe ni priparolis tion kun tanzaniaj respondeculoj, kaj jen tiu oportuno prezentiĝas!


Estis agrabla surprizo, kaj kompreneble ni akceptis lian proponon! La sekvantajn tagojn ni vizitis diversajn asociojn kaj eksplikis nian projekton, esperante ilian subtenon. Ĉiu asocio volonte multe donis, kaj fine de nia kolektado, amasiĝis bicikloj, ĉirkaŭ 300 kg da vestoj, libroj, tabloj, seĝoj, komputiloj, radioj, antenoj, 300 konektiloj, sonmiksiloj, laŭtparoliloj...


Renkontiĝon post renkontiĝo, ni konatiĝis kun transportisto, kiu proponis unu el siaj kamionoj por ĉion transporti senpage al Parizo, kie la objektoj estos registritaj kaj pakitaj antaŭ enkonteneriĝo.


Ni ĝojis kaj fieris pri tiuj sukcesaj aranĝoj, sed kelkaj tagoj poste, la amiko telefonis kun tono iom riproĉa: "Vi tiom alportis, ke la disponebla spaco ne sufiĉas kaj necesos dua kontenero!"


Nia memkontento ricevis bateton... Ni tiom entuziasmiĝis pro tiu mirinda okazaĵo, ke ni ne konscie troigis... Tamen, la dua kontenero estis plenigita, kaj ĉio sendita al la haveno "Le Havre". Post du surmaraj monatoj kaj 1 000 km da tratanzania veturado per kamioneto, ĉio alvenis sen problemoj, senpage, kiel promesis la respondeculoj de Salama, en nia kunsido kelkaj monatojn antaŭe.


Dua bela sukceso, dank' al, unu foje pli, tiu tiel nomata "solidareco".  


La handikapaj infanoj


Dum nia restado en Salama, pluraj familioj vizitis nin kaj petis helpon por siaj infanoj grave vunditaj aŭ handikapaj. Plejparte el ili suferas pro kruraj misformiĝoj, kaŭzitaj, laŭ pluraj esploroj, de superdozo de kinino, preskribita kontraŭ malario. Kompata sento tuŝis nin antaŭ tiuj suferoj. Sed, kiel pagi la operaciojn, sciante, ke ĉiu el ili kostas averaĝe 300 aŭ 400 eŭrojn?  


Post nia reiro al Francio, cele al akiro de monsubteno, ni prelegis en kelkaj urboj pri nia restado en Salama, kaj multaj homoj mone kontribuis por operaciigi John, dekkvarjara junulo, grave brulvundita pro falo en fajro, kiam li estis trijara. John estis la unua infano el longa listo...


Sed mono estas malfacile akirebla. Por parte solvi tiun problemon, kun esperantista amiko Luc Gouverneur, ni trovis rimedon: partopreni en pulbazaroj vendante surstrate diversajn ne novajn objektojn, kaj transdoni la enspezojn al tiuj infanoj. En la komenco, ni prenis el niaj propraj ŝrankoj kaj tirkestoj diversajn ne plu uzatajn aĵojn kaj vendis ilin. Sed la tirkestoj kaj ŝrankoj ne estas senfundaj... Por helpi nin, jaron post jaro, amikoj, esperantistaj aŭ ne, kontribuis, aŭ mone, aŭ donacinte diversajn vendotajn objektojn.



Dank' al tiu interhelpo, kiu ankoraŭ nun daŭras, ni operaciigis tridekon da infanoj, kaj financis aĉeton de rulseĝoj fabrikitaj surloke, en fabriko, kiu dungas precipe albinojn.


En 2018, Maurice, Luc kaj mi kreis Esperanto-asocion "CELI" (Couëron Esperanto Langue Internationale), kies dua statuta artikolo precizigas: "Tiu asocio, nereligia kaj nepolitika, celas informi pri Esperanto, faciligi ties lernadon cele al interŝanĝo kaj solidareco inter Esperantaj parolantoj tra la mondo."



John, Joyce, Winfrida kaj la aliaj infanoj, por kiuj lernejo estas nun alirebla, kiuj nun povas ludi kun aliaj infanoj, atestas pri tiu solidareco dank' al nia komuna lingvo Esperanto, kiu ebligis kaj ebligas tiujn realigaĵojn kaj interŝanĝojn kun nia peranto-amiko Mramba Simba el Tanzanio.


Raportita de Christiane LAMY












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La industria produktado de Ĉinio pliiĝis je 5.6% en majo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat