Xi Jinping interparolis kun Kassym-Jomart Tokayev

BY:Xie RuifengJuly 4, 2024


Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev en Astano, ĉefurbo de Kazaĥio, en la 3-a de julio.


Xi Jinping diris, ke li pretas labori kun kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev por kune konstrui pli konkretan kaj dinamikan ĉin-kazaĥan komunumon kun komuna estonteco, kaj aldoni pli pozitivan energion al la disvolviĝo kaj stabileco de la regiono.


Li diris, ke li fidas, ke sub la gvidado de prezidento Tokayev, la kazaĥa popolo sukcesos konstrui fortan kaj prosperan novan Kazaĥion.


Li diris, ke la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio radikiĝas en la jarmila antikva Silka Vojo, plifortigita dum la 32-jara kunlaboro post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj atingis altan nivelon de konstanta ampleksa strategia partnereco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat