Bolat Nurgaliyev: ŜKO ludas decidan rolon en tutmonda sekureca sistemo
Lastatempe Bolat Nurgaliyev, eksa ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), ricevis intervjuon de ĵurnalisto. Li diris, ke ŜKO starigis efikan kaj altvaloran strukturon por la internacia sekureca sistemo, kun granda perspektivo celante al plua disvolviĝo.
Nurgaliyev diris, ke la pintkunveno de ŜKO en Astano donas oportunon por retaksi la situacion, efektivigi la interkonsentojn atingitajn en la antaŭa pintkunveno en Delhio, skizi perspektivojn por la venonta jaro kaj prezenti al la tutmonda komunumo informojn pri nunaj tutmondaj streĉiĝoj kaj rilataj strategioj por plibonigi la situacion.
Li emfazis, ke ekde sia fondiĝo en 2001, ŜKO subtenas la "ŝanhajan spiriton", antaŭenpuŝante reciprokan konfidon, kunprofiton, egalecon, interkonsenton, respekton al diversaj civilizacioj kaj provadon de komuna disvolviĝo.
Li citis ŝanĝiĝojn en Kazaĥio alportitajn de kunlaboraj projektoj de "La Zono kaj Vojo". Li diris: "La signifa pliiĝo de pontoj, fervojoj, marhavenoj, aŭtovojoj, tuneloj kaj terminaloj estas perceptebla atesto de la efika rolo de Ĉinio en antaŭenigo de soci-ekonomia infrastrukturo."
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat