Posttagmeze de la 25-a de junio revenkajuto de la ĉina lunsondilo Chang'e-6 surteriĝis en la Interna Mongolio de Ĉinio. Tio signifas, ke la monde unua specimeno el la malproksima flanko de la luno atingis la terglobon. La specimeno el la baseno Sudpolusa Aitken pezas 1 935.3 gramojn kaj havas grandan valoron por scienca esplorado. La baseno estas la plej malnova kaj la plej granda kavo de aerolito.
La 27-an de junio Chang'e-6 en sia Weibo-konto anoncis, ke ĝi faras loton inter retumantoj, kiuj abonis la konton kaj transsendis la afiŝon. Tri retumantoj estos lote elektitaj kaj ĉiu ricevos peceton de la luna aerolito. La rezulto estos publikigita en la 3-a de julio.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat