Ĝenerala konsulejo de Brazilo inaŭgurita en Chengdu

BY:Rafael Henrique ZerbettoJuly 1, 2024

La 27-an de junio estis oficiale inaŭgurita la ĝenerala konsulejo de Brazilo en Chengdu, Sichuan-provinco, kiu servos la provincojn Sichuan, Guizhou, Yunnan kaj Shaanxi kaj ankaŭ la municipon Chongqing. Cezar Augusto de Souza Lima Amaral estis enpostenigita kiel ĝenerala konsulo de Brazilo en Chengdu, kiu estas la tria ĝenerala konsulejo de Brazilo en la ĉeftero de Ĉinio.



Diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio estis oficialigitaj en 1974; en 1993 Brazilo fariĝis la unua disvolviĝanta lando, kiu estigis strategian partnerecon kun Ĉinio; en 2012 la rilatoj inter la du landoj estis plialtigitaj al la nivelo de ampleksa strategia partnereco. Delonge Brazilo kaj Ĉinio kunlaboras en pluraj kampoj, inkluzive de politiko, ekonomio kaj komerco, kaj kulturo.


Ĉinio kaj Brazilo volas pli profunde disvolvi siajn rilatojn surbaze de kungajna kunlaboro, daŭre plifortigi reciprokan fidon kaj plifortigi strategian kunlaboron. Partnereco inter ambaŭ landoj atingis konkretajn rezultojn en pluraj kampoj, inkluzive de ekonomio kaj komerco, financoj, agrikulturo, scienco kaj teknologio kaj aerospaca esplorado, fariĝinte modelo por sud-suda kunlaboro.


Pro la altnivela stato de dulandaj rilatoj, plifortiĝas interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter la provinco Sichuan de Ĉinio kaj pluraj provincoj de Brazilo, kun pli oftaj interŝanĝoj inter provinc-nivelaj registaroj, plifortigo kaj plivastigo de kunlaboroj en ekonomio, komerco kaj investoj, kaj pli intimaj kunlaboroj kaj interŝanĝoj kadre de kulturo kaj edukado. Brazilo estas la ĉefa komerca partnero de Sichuan en Latin-Ameriko, kaj ankaŭ grava partnero de tiu ĉina provinco kadre de ekonomio, teknologio kaj kulturo.


La ĝenerala konsulejo de Brazilo en Chengdu estas la dua fondita de Brazilo en Ĉinio en la lastaj 14 jaroj. Brazila ambasadoro en Ĉinio, Marcos Galvão, atentigis pri tio, ke la jaro 2024 markas la 50-an datrevenon de la estigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo. Tiu ĉi jubileo donas specialan brilon al la inaŭguro de la ĝenerala konsulejo en Chengdu, kio havos esencan rolon en plua plifortigo de rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Vespero ĉe la Granda Kanalo en Pekino - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat