Ruinoj, nova bit-albumeto de Martin & La Talpoj

BY:Rafael Henrique ZerbettoJuly 1, 2024


La 25-an de junio, oficiale aperis Ruinoj, la kvara bit-albumeto de Martin & La Talpoj, eldonita de Vinilkosmo.


Aŭskultante ĝin, ŝatantoj de la bando tuj rimarkos la tipan stilon de Martin en gitarludado kaj lia milda kaj preskaŭ flustra kantado, kiuj markis ankaŭ la pasintajn albumojn de Martin & La Talpoj. 


Sed estas du detaloj, kiuj distingas tiun ĉi albumon de la aliaj. Unu estas la aldono de inaj voĉoj en harmonia kantado: Siru Laine kantas en "Ekrano" kaj Inez Wiesse partoprenas en "Se Nur" kaj "Senkondiĉa Amo". La alia estas la fakto, ke tiu ĉi albumeto estas tute akustika, male ol la pasintaj, en kiuj elektraj instrumentoj estis uzataj.


Dum aŭskultado de la pasintaj albumoj de Martin & La Talpoj, mi ĉiam sentis min kvazaŭ gaje vojaĝanta tra la mondo. La melankolia tono de tiu ĉi akustika albumeto, tamen, invitas aŭskultanton al vojaĝo tra sia ena mondo anstataŭ la ekstera.


La unua kanto "Ekrano" kritikas la pasivan konduton de homoj antaŭ ekranoj. Kial ni elektas pasigi nian liberan tempon rigardante ekranon? Kial ni propravole fariĝas dependaj de ili eĉ por socia interagado kun aliaj homoj? Tiu ĉi kanto instigas nin pensi pri tiu temo pli kaj pli grava por nuna socio.


La tekstoj plenaj je poezieco, ofte instigas nin al pensado pri la vivo, pri niaj elektoj pasintaj kaj estontaj, pri tio, kion ni celas. La kanto "Se nur" aparte plaĉas al mi, ĉar ĝi milde kaj poezie traktas pezan temon: niaj pentoj pro miselekto en la pasinteco kaj la bezono liberiĝi de la pento por sekvi la vivon.


Alia peza temo estas tiu de "Senkondiĉa Amo", pri perforto en amrilatoj. Perforto okazas, kiam unu el la amantoj sentas sin mistraktata, forlasita, sub la kontrolo de sia amatulo, kiu uzas la amosenton kiel ilon por manipuli alian homon. La kanto atentigas nin pri tio, ke matura kaj sincera amo devas esti reciproka kaj egaleca por riĉigi niajn vivojn.


"Jarfino" esploras la esperojn, superstiĉojn kaj promesojn faratajn de homoj ĉe la sojlo de la nova jaro. La espero, ke komenconta jaro estos pli bona, povas inspiri homojn konduti pli bone, sed oni devas sin gardi kontraŭ la pasiva konduto kulpigi la jaron pri propra sorto. Iel ajn, ni ĉiuj samopinias, ke nova jaro alportas al ni novan ŝancon renkontiĝi, ĉu ne? Eble en Esperanta kongreso...


"La lasta somero" ne temas nur pri priskribo de somera sceno, kun varma vento, verda grundo kaj hirundo fluganta, somero ankaŭ estas tempo por ĝui la vivon kaj ĝui la amon. Sed ankaŭ estas epoko por melankolio kaj maltrankvilo pri la estonteco. Tiu ĉi kanto preparas la aŭskultanton por la sekva, "Ruinoj", kiu antaŭvidas finon de la mondo de ni konata kaj alportas esperigan mesaĝon, ke el la ruinoj de nia epoko leviĝos nova mondo pli bona. Por ke tiu nova mondo fariĝu realo, tamen, necesas antaŭenigi esperon kaj amon, kaj forlasi angoron, kiel konsilas al ni "La lasta Somero".


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/martin-la-talpoj-105/4-ruinoj.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo/results,1-0.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Vespero ĉe la Granda Kanalo en Pekino - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat