Pekina Biblioteko: Bela, konvena kaj altteknika!

BY:Rafael Henrique ZerbettoJuly 1, 2024

Inaŭgurita antaŭ kelkaj monatoj en la distrikto Tongzhou de Pekino, Pekina Biblioteko tuj famiĝis pro sia bela arkitekturo kaj ankaŭ pri la fakto, ke ĝi estas saĝa biblioteko. Dum vizito al ĝi, oni sentas sin en biblioteko ne de nia epoko, sed de la estonteco.


Rigardo de la bela arkitekturo de la biblioteko


Jen la unua surprizo en la biblioteko: ĉe la pordo, ekster la biblioteko, estis robota biblioteko, kiu kapablas iri tra la apuda parko por pli konvene provizi librojn al homoj. La kvanto da libroj disponeblaj ne estas granda, sed la ideo de movebla biblioteko, kiu iras al la homoj, estas tre bona por kontentigi la bazajn bezonojn de ordinaraj legantoj.


Por pruntepreni libron, oni bezonas sekvi instrukciojn sur tuŝekrano. La unua paŝo estas krei konton aŭ ensaluti, kaj por tio necesas uzi ĉinan nacian identigilon, kio malebligas al preskaŭ ĉiuj eksterlandanoj en Ĉinio la uzon de tiu servo. Sed la funkciado estas intuicia: oni elektas la deziratan libron kaj la maŝino pruntedonas ĝin.


Enirinte la bibliotekon, oni tuj surpriziĝas pri ĝia bela arkitekturo. Unue oni rimarkas la tegmenton, kio konsistas el aro da platoj, ĉiu en la formo de ginkofolio. Kune kun maldikaj kaj altaj kolonoj, ili kreas la impreson, ke la biblioteko troviĝas sub alta ginkoarbaro.


Laŭ fakula klarigo, tiuj folioj estas speciale planitaj por la akustiko de la biblioteko. Cetere, atenta rigardo al la folioj montras, ke sur ili estis instalitaj lampoj, kameraoj kaj sekurecaj aparatoj kontraŭ incendio. La lumigo de la konstruaĵo ŝanĝiĝas laŭ lumo de la tago kaj ĝia arkitekturo profitas sunlumon por redukti konsumadon de elektro dumtage.


Roboto aŭtomate cirkulas tra la parko por pruntedoni librojn al homoj.


Ambaŭflanke de la longa koridoro, kiu trairas la bibliotekon kvazaŭ la apuda Granda Kanalo trairas la distrikton Tongzhou, la kabinetoj por publika uzo aspektas kvazaŭ ŝtuparo, kun homoj silente legantaj librojn aŭ laborantaj per komputilo.


En sia konstruita areo de 75 mil kvadrataj metroj, Pekina Biblioteko konservas pli ol ok milionojn da libroj, sed la bretoj videblaj dum irado tra la biblioteko estas malgrandaj kaj malmultaj por konservi tiom da libroj, do kie ili estas?


Laŭ klarigo, en la biblioteko troviĝas la plej granda unuo de aŭtomata sistemo pri konservado kaj repreno (AS/RS) de libroj en Ĉinio, kiu kapablas konservi ĝis 7.1 milionoj da libroj en areo de nur 3 mil kvadrataj metroj, pro ĝis speciala desegno. En ordinara biblioteko, tiu kvanto da libroj postulus areon je minimume 10 mil kvadrataj metroj.


Virino interparolas kun virtulala bibliotekistino.


Por helpi homojn trovi la librojn, troviĝas bibliotekistoj ĉe giĉeto, sed ankaŭ estas unu virtuala bibliotekisto funkciigata de artefarita intelekto, kiu voĉe interagas kun la homoj per voĉa konversacio.


La biblioteko ankaŭ havas memservan areon, kiu funkcias 24 horojn tage, kie homoj povas pruntepreni kaj redoni librojn, kiam ajn ili volas. La tuta prunteprena kaj redona sistemo estas aŭtomata.


Dum kelkaj homoj preferas iri al biblioteko por ĝui ĝian trankvilan etoson, ankaŭ estas legantoj, kiuj preferas resti hejme. Por igi libropruntojn pli konvenajn por tiuj lastaj, estis kreita servo, per kiu oni povas mendi libron interrete kaj ricevi ĝin hejme, kaj tiu servo estas disponebla ne nur por la urbo Pekino, sed ankaŭ por la urbo Tianjin kaj la provinco Hebei.


Lusin interparolas kun vizitantoj en la metaverso.


La Pekina Biblioteko ankaŭ havas areon por spertado de metaverso. Enirinte la areon, oni povas interagi kun majstroj de la ĉina literaturo revivigitaj de IA. Laŭ fakulo de la biblioteko, plejparto de la vizitantoj elektas fari demandojn al Lusin, patro de la moderna ĉina literaturo, kiu cetere ankaŭ estis esperantisto. Homoj aparte ŝatas peti al la majstroj rekomendojn pri libroj.


En la metaverso oni ankaŭ povas krei avataron, kiu gajnas vivon en virtuala mondo montrata sur ekranego de la biblioteko. Alia interesa trajto de tiu areo estas tio, ke uzantoj de tiu biblioteko povas vidi sur ekranego la kovrilojn de ĉiuj libroj, kiujn li aŭ ŝi prunteprenis de la biblioteko, tiel ke laŭ tempopaso kreiĝas kaj registriĝas historio de la interagado de ĉiu uzanto kun la biblioteko.


En la kafejo, roboto preparas kafon por klientoj.


La biblioteko ankaŭ entenas butikon, kie oni povas aĉeti librojn kaj ankaŭ diversajn produktojn kun la temo de la biblioteko. Flanke de la butiko troviĝas kafejo, kie oni povas elekti kafon sur ekrano, pagi kaj sekve roboto preparas ĝin.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La industria produktado de Ĉinio pliiĝis je 5.6% en majo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat