La 26-an de junio ĉina firmao CRRC, kiu desegnas kaj fabrikas vagonarojn, oficiale prezentis al la publiko sian novan produkton, metroa vagonaro el karbonfibro. Nomita CETROVO 1.0, la vagonaro estis fabrikita en la urbo Qingdao de Shandong-provinco, orienta Ĉinio. Pro tio, ke ĝi estas farita el karbonfibro, CETROVO 1.0 estas malpli peza kaj ĝia funkciado estas pli energi-efika ol tiu de ordinara metroa vagonaro.
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: Xinhua
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat