Vespero ĉe la Granda Kanalo en Pekino

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 28, 2024

Dum la lastaj jaroj, la distrikto Tongzhou de Pekino multe plibonigis la areon ĉirkaŭ la Granda Kanalo de Pekino por stimuli turismon, konservi la heredaĵojn de la Granda Kanalo kaj plialtigi la vivnivelon de lokanoj. Dum plezurboata veturo sur la Granda Kanalo, oni povas vidi homojn sin amuziĝantajn ĉe la kanalo per distraj kaj sportaj aktivaĵoj.


Plezurboato iras sur la Granda Kanalo, dum kelkaj homoj vespermanĝas subĉiele aŭ amuziĝas ĉe la kanalo.


Vespere unu el la multaj pontoj ĉe la Granda Kanalo


Pontoj sur la Granda Kanalo estis renovigitaj por stimuli turismon. Tiu ĉi gajnis noktan lumigon kaj artefaritan akvofalon.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La industria produktado de Ĉinio pliiĝis je 5.6% en majo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat