Pekina Centro pri Prezentartoj

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 26, 2024

La Pekina Centro pri Prezentartoj estas konstruita ĉe la Granda Kanalo en la distrikto Tongzhou de Pekino, kun la celo riĉigi la kulturan vivon de la distrikto. En la centro troviĝas koncertejo, operejo, unu granda teatrejo, unu plurcela teatrejo kaj vastaj haloj. La moderna arkitekturo de la konstruaĵo estas inspirita de la antikvaj transportŝipoj, kiuj iris sur la Granda Kanalo, kaj la prezentejoj estas ekipitaj kun altteknikaj aparatoj. Krom okazigo de artaj prezentaĵoj kaj ekspozicioj, la centro ankaŭ disvolvas laboron pri arta edukado kaj kulturaj interŝanĝoj.


Parto de la komplekso de la Pekina Centro pri Prezentartoj


Vizitantoj promenas en la vasta halo antaŭ la operejo.


La koncertejo de la Pekina Centro pri Prezentartoj havas grandan orgenon importitan el Aŭstrio.


Pluraj artaĵoj, kiel tiu ĉi, ornamas la vastajn halojn kaj koridorojn de la centro.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La industria produktado de Ĉinio pliiĝis je 5.6% en majo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat