Muzeo pri Granda Kanalo en Pekino

BY:June 25, 2024

Kiel parto de la klopodoj de la pekina registaro por disvolvi la distrikton Tongzhou lige kun ĝia riĉa historio ligita al la Granda Kanalo de Ĉinio, estis inaŭgurita Muzeo pri la Granda Kanalo en la distrikto. La muzeo fokusas sur la graveco de la Granda Kanalo por la disvolvado de la urbo Pekino kaj Ĉinio, kaj konservas plurajn antikvaĵojn, kiuj prezentas la interŝanĝojn de la ĉefurbo de Ĉinio kun aliaj regionoj de la lando kaj ankaŭ kun eksterlando. 


Ŝipo simila al tiuj uzitaj en la Granda Kanalo estas eksponata en la muzea korto.


Fosilo de Sui-dinastio (581-618), elfosita en Haidian-distrikto de Pekino


Briko de la Granda Muro kun la skribaĵo "Farita en Dezhou" atestas la gravecon de la Granda Kanalo por interŝanĝoj inter norda kaj suda partoj de Ĉinio.


Konstruita ĉe la Granda Kanalo, la muzeo estas ĉirkaŭita de publika parko kaj havas vastan internan korton. 


 Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La industria produktado de Ĉinio pliiĝis je 5.6% en majo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat