Brazila Junia Festo en Pekino

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 21, 2024

La 15-an de junio okazis la unua granda publika junia festo en Pekino, organizita de la Konsilio de Brazilaj Civitanoj en Pekino partnerece kun la ĉinaj firmaoj OTH kaj Action Bar. Kvankam junia festo estas la dua plej tradicia brazila festo, tamen ĝi estas malmulte konata en aliaj landoj.


Homoj amuziĝas en la festo. (Foto: OTH)


Tiu festo havas sian plej fruan originon en antikvaj eŭropaj festoj lige al somera solstico. En tiu okazo, homoj kutimis danci ĉe lignofajro kaj pendigi ornamitaj mastojn. Kiam eŭropanoj konvertiĝis al kristanismo, la eklezio senĉese provis malaperigi tiujn tradiciojn, kaj fine donis novan signifon al ili: ĉar en junio oni celebras la festojn de sankta Antonio, sankta Johano kaj sankta Petro, oni alinomigis la feston kiel Feston de la Popularaj Sanktuloj.


La tradicio de junia festo alvenis al Brazilo kune kun portugalaj setlantoj, katolikoj, kiuj popularigis la feston en Brazilo. La nomo Festa Junina signfas "junia festo", rilate al la monato junio, sed kelkaj etimologoj subtenas, ke ĝia origina nomo estis "festa joanina", rilate al sankta Johano. Tradicie, en tiuj festoj homoj kutimis preĝi la rozarion kaj levi maston kun bildo de unu aŭ tri el la sanktuloj festataj en junio.


En kolonia Brazilo, plejparto de la homoj vivis en kamparo, en bienoj aŭ vilaĝoj, kaj tiuj religiaj festoj estis raraj okazoj, en kiuj kamparanoj iris al urbo por renkonti aliajn homojn. Pro tio, la festo ankaŭ fariĝis okazo por socia kunvivado, kiam homoj renkontiĝas kaj volas festi kune per dancoj, ludoj kaj konkursoj. La festo ankaŭ fariĝis okazo por familioj interkonatiĝi kaj provi geedzigi siajn gefilojn, kaj lige al tio kreiĝis "eleganta poŝto", servo pri anonima liverado de mesaĝo al alia homo, ĉefe uzata por flirto.


Sekve kreiĝis aparta tradicio ĉirkaŭ la festo, kiu iom post iom fariĝis celebrado de la kulturo de brazilaj kamparanoj, kun tipaj manĝaĵoj de kampara kuirarto, varmaj drinkaĵoj por varmigi la korpon dum vintro, kaj pluraj elementoj de la ĉiutaga vivo de kamparanoj.


Homoj dancas kvadrilon en la festo. (Foto: Edivan Fleury)


Bona ekzemplo estas la kvadrilo, tipa danco de tiuj festoj. Enkondukita en Brazilon en la 19-a jarcento, la eŭropa danco quadrille furoris en salonoj de brazila elito. Servistaro en la domoj de riĉuloj rigardis tiun dancon kaj provis imiti ĝin en siaj festoj, interpretante paŝojn de la danco laŭ propra kultura fono, sekve kamparanoj kreis tute novan dancon, kun paŝoj, kiuj simbolas elementojn de ilia ĉiutaga vivo, kiel sin protekti de pluvo, sin gardi kontraŭ serpento, ŝanĝi la vojon pro rompita ponto, paŝi sur formikejo ktp.


En miaj unuaj monatoj en Ĉinio, mi fariĝis scivolema pri plurkoloraj banderoloj uzataj kiel ornamaĵoj, ĉar en Brazilo similaj banderoloj estas uzataj por ornami salonojn de juniaj festoj. Ankaŭ kaptis mian atenton la kutimo de ĉinoj manĝi maizon kaj arakidon kaj ankaŭ pladojn faritajn el ili, kiuj aspektas kaj gustas iom simile al tipaj pladoj de junia festo. Poste, mi rimarkis, ke en ĉina miaohui (templa foiro, tradicio de la Printempa Festo) homoj amuziĝas per la samaj ludoj ŝatataj de brazilanoj dum juniaj festoj! Fine, en ambaŭ festoj homoj ŝatas eksplodigi petardojn kaj artfajraĵojn!


Legante tezon de brazila profesoro, kiu esploris la influon de la ĉina kulturo en Brazilo, mi malkovris, ke la brazila kutimo eksplodigi petardojn kaj artfajraĵojn okaze de religiaj aŭ sociaj festoj originas de Ĉinio. Ankaŭ pluraj elementoj de brazila kampara moro ŝajne rezultas de ĉina influo sur kolonia Brazilo.


Alia konata elemento de tiuj festoj estas la tradiciaj ĉapeloj el pajlo, kiuj estas identaj al tiuj de kamparanoj de Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj! En 2012, kiam mi iris al UK en Vjetnamio, mi kunportis brazilan pajlan ĉapelon por montri al homoj, kaj surprize trovis similajn ĉapelojn tie. En Brazilo, kamparanoj kutime uzas ĉapelon el pajlo, dum vakeroj kaj bienposedantoj preferas ĉapelojn el ledo, kiuj aspektas simile al tiuj, kiujn mi trovis en Xinjiang!


Estraranoj de la konsilio uzantaj malsamstilajn ĉapelojn: kultura similaĵo inter Ĉinio kaj Brazilo (Foto: Edivan Fleury)


En la 20-a jarcento, la muzikstilo forro' populariĝis en juniaj festoj de nordorienta Brazilo, kaj la amasmigrado de nordorientanoj al aliaj regionoj de la lando popularigis tiun muzikstilon en juniaj festoj tra la tuta lando. Por la festo en Pekino estis planita ateliero pri dancado de forro', kiu fine ne okazis, sed homoj dancis ĝin.


De mia alveno al Ĉinio, mi ĉiam volis organizi junian feston en Pekino, ĉar mi rimarkis, ke tiu festo havas multajn komunajn elementojn kun Ĉinio kaj sekve estas bona ilo por alproksimigi ambaŭ popolojn. En ĉinaj retbutikoj ni sukcesis aĉeti banderolojn, ĉapelojn, vestaĵojn ktp laŭ la stilo de brazilaj juniaj festoj, kaj tio ege faciligis nian laboron organizi la feston.


Aliflanke, junia festo estas vintra festo, sed en Pekino nun estas somero, do necesis adapti la feston iomete: anstataŭ kentao (varma drinkaĵo el zingibro) kaj varma vino, kiuj varmigas la korpon, la drinkejo provizis bieron kaj kajpirinjon, refreŝigaj drinkaĵoj. Estas interesa koincido, ke la nomo kajpirinjo, tipa somera brazila drinkaĵo, signifas "kamparanino".


La festo furoris en Pekino, pluraj retejoj pri eventoj donis apartan atenton al ĝi, kaj la 300 biletoj estis rapide disvenditaj. Krom tiuj 300 biletoj, estis invititaj gastoj, aŭtoritatoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj, organizantoj kaj laboristoj, tiel la feston partoprenis ĉirkaŭ 400 homoj.


Infanoj amuziĝas per sakokurado. Krom ludi, ili gajnis premiojn. (Foto: OTH)


Dum la semajno antaŭ la festo, multaj homoj kontaktis min kaj aliajn organizantojn provante lastmomente aĉeti bileton, sed bedaŭrinde ne eblis helpi ilin, ĉar ni donis prioritaton al la sekureco de la evento kaj strikte sekvis la rilatajn leĝojn kaj regularojn. Tio ankaŭ signifas, ke la festo en Pekino ne havis lignofajron (cetere malkongrua kun la varmega somero) nek petardojn kaj artfajraĵojn. Por la venonta festo ni bezonos pli grandan lokon por akcepti pli vastan publikon.


Aparte amuza estis la kvadrilo: organizantoj provludis antaŭ la komenco de la festo, por poste gvidi la dancon, tiel ke aliaj homoj devus nur imiti niajn paŝojn. Sed kiam la danco komenciĝis, tiom da homoj aliĝis, ke ne estis spaco por ĉiuj dancantoj nek por kelkaj specifaj movoj de la danco. Alia problemo estis, ke la vico de dancistoj fariĝis tiom longa, ke ne plu eblis kunordigi la dancon kaj malsamaj grupoj dancis malsinkrone, sed ĉiuj tre amuziĝis.


La brazila ambasadoro en Pekino Marcos Galvão ĉeestis la feston kun sia edzino kaj parolis en la inaŭguro. Li rakontis pri la origino de la festo, esprimis sian aprezon al la organizantoj kaj diris, ke tiu ĉi jaro, kiu markas la 50-jariĝon de oficialaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio, estas speciala okazo por festi la amikecon inter la du landoj.


Junia festo donis al brazilanoj, ĉinoj kaj alilandanoj en Pekino la ŝancon interkonatiĝi kaj lerni pli pri la brazila kulturo per amuza kaj interesa maniero. Alia pozitiva efiko estas tio, ke entreprenoj pri brazila manĝaĵo en Pekino havis oportunon vendi kaj privarbi siajn produktojn en la festo, kaj la tuta stoko disvendiĝis! Tio montras, ke profundigo de interŝanĝoj inter ĉinoj kaj brazilanoj estas efika maniero stimuli entreprenadon kaj komercon inter ambaŭ landoj, kiu havas grandan potencialon por kreski.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Elektitaj verkoj de Xi Jinping estas publikigitaj en pluraj lingvoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat