Publikigita artikolo de Xi Jinping pri altkvalita disvolviĝo de Ĉinio

BY:Xie RuifengJune 19, 2024


La 16-an de junio la gazeto Qiushi, organo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, publikigis artikolon de Xi Jinping. La artikolo konsistas el eltiraĵoj de koncernaj diskursoj de Xi Jinping de oktobro 2017 ĝis marto 2024.


La artikolo emfazas, ke la ekonomio de Ĉinio transiras de rapida kresko al altkvalita disvolviĝo, kaj altkvalita disvolviĝo estas la temo de ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano (2021-2025) kaj eĉ pli longe, kaj la unua kaj ĉefa tasko en la konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj.


Altkvalita disvolviĝo povas kontentigi la ĉiam kreskantan deziron de la popolo pri pli bona vivo, kaj ĝi signifas ŝanĝon de nura kresko al pli bona kresko.


La artikolo emfazas la taskojn rapidigi klopodojn por atingi pli grandan memstarecon kaj forton en scienco kaj teknologio, rapide krei novan reĝimon de disvolviĝo kaj disvolvi novkvalitajn produktivajn fortojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉu vi pretigis rubkovraĵon produktitan en Ĉinio por via kato? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat