Okazis la naŭa jara renkontiĝo inter ĉina kaj aŭstralia ĉefministroj

BY:Xie RuifengJune 18, 2024


Antaŭtagmeze de la 17-a de junio en Aŭstralio okazis la naŭa jara renkontiĝo inter ĉina ĉefministro Li Qiang kaj aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese.


En la renkontiĝo Li Qiang diris, ke ĉi-jare estas la 10-a datreveno de la vizito de prezidanto Xi Jinping al Aŭstralio kaj de la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Aŭstralio; el retrorigardo al la 10-jara evoluado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio, la plej grava inspiro estas reciproka respekto, serĉado de komunaj punktoj flanklasante la diferencojn, kaj kunlaboro por reciproka profito.


Li Qiang ankaŭ diris, ke Ĉinio volas, kune kun Aŭstralio, teni kaj disvolvi nunajn bonajn dulandajn rilatojn, komune agadi por ke la ĉin-aŭstralia ampleksa strategia partnereco estu pli matura, pli stabila kaj pli fruktodona, kaj ke la dulandaj popoloj estu pli feliĉaj.


Albanese diris, ke Aŭstralio ĝojas vidi, ke la duflankaj rilatoj evoluas stabile kaj progrese. Albanese emfazis, ke Aŭstralio persistas en la principo de Unu Ĉinio kaj ne subtenas "sendependecon de Taiwan", kaj Aŭstralio laŭdas la grandan kontribuon de Ĉinio por malaperigo de malriĉeco en la mondo kaj volas teni dialogadon kaj komunikadon kun Ĉinio okaze de la 10-a datreveno de la starigo de la ampleksa strategia partnereco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉu vi pretigis rubkovraĵon produktitan en Ĉinio por via kato? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat