Ĉu vi pretigis rubkovraĵon produktitan en Ĉinio por via kato?

BY:Xie RuifengJune 14, 2024


La gubernio Ningcheng sub la urbo Chifeng en la Interna Mongolio de Ĉinio estas konata kiel hejmurbo de kata rubkovraĵo en Ĉinio. Ĉirkaŭ la jaro 2000, la unua produkt-linio de kata rubkovraĵo estis establita tie. Post jaroj da disvolviĝo, la gubernio havas 32 kompaniojn en tiu fako, vendante rubkovraĵon de dorlotbestoj al pli ol 30 landoj. Samtempe, senpolva kata rubkovraĵo, akvosolvebla kata rubkovraĵo kaj aliaj specoj, kiuj estas ŝatataj de homoj kun katoj, estas jam aŭtomate produktataj.


Bentonito el la gubernio Ningcheng estas bonkvalita kaj taŭga por prilaborado. Kata rubkovraĵo el bentonito facile sorbas odorojn kaj formiĝas rapide en bula formo. Nun la gubernio estas la plej granda produktejo de tia rubkovraĵo en la lando, kun jara produktado de 2.6 milionoj da tunoj da bentonitaj produktoj, inkluzive de 1.5 miliono da tunoj da bentonita kata rubkovraĵo, atinginte produkt-valoron de 900 milionoj da juanoj kaj impost-enspezon de 70 milionoj da juanoj, kaj kreis 1100 laborpostenojn.


La Ĉina Dorlotbesta Blanka Libro (2023-2024) montras, ke la merkata skalo pri urbaj dorlotbestoj (hundoj kaj katoj) en 2023 estis 279.3 miliardoj da juanoj, je 3.2% pli multe kompare kun 2022, el kiuj la merkato por katoj pliiĝis je 6% kompare kun 2022. Surbaze de siaj avantaĝoj, la gubernio Ningcheng disvolvas la centron pri kata rubkovraĵo.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Nacia Muzeo pri Modernaj Ĉinaj Sciencistoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat