Shaanxi antaŭenigas novkvalitajn produktivajn fortojn

BY:Xie RuifengJune 13, 2024

En 2021 la provinco Shaanxi de Ĉinio rigardis novigon kiel sian plej grandan avantaĝon, movforton kaj potencialon, kaj lanĉis la konstruadon de la platformo Qinchuangyuan. En tri jaroj Qinchuangyuan faris grandajn kontribuojn al la scienca kaj teknologia novigo de Shaanxi, donante impulson al loka altkvalita ekonomia disvolviĝo kaj starigis modelon por novigo en aliaj regionoj de Ĉinio. En la nova etapo, Qinchuangyuan plibonigas sin, farante novajn kontribuojn por la kultivado de novkvalitaj produktivaj fortoj.



Ĝis nun, Qinchuangyuan sukcese akiris ekonomiajn realigojn de 18 000 sciencaj kaj teknologiaj fruktoj. De 2021 ĝis 2023, la monsumo de teknologiaj kontraktoj en Shaanxi pliiĝis ĉiujare je 35.82%. La monsumo atingis 412.099 miliardojn da juanoj en 2023, 2.3-oble pli multe ol en 2020. En 2023, la nombro de patentoj registritaj en Shaanxi-provinco superis 100 mil. Lastatempe estis aprobitaj sume tri naci-nivelaj novig-industrioj, kvar naci-nivelaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj unu avangarda naci-nivela fabriko.



En majo 2024 Shaanxi publikigis "Tri-jaran Projekton por Konstruado de Platformo Qinchuangyuan (2024-2026)", ke ĝis 2026 la provinco ekonomi-realigos 3 000 novajn firmaojn, havos komercadon je pli ol 600 miliardoj da juanoj en teknologiaj kontraktoj, la nombro de teknologiaj mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj atingos 32 000, tiu de altteknologiaj entreprenoj atingos 22 000, kaj 1 000 kernaj teknikaj problemoj estos solvitaj.




Novkvalitaj produktivaj fortoj estos ŝlosilaj por regiona kerna konkurencivo. La lanĉo de la projekto "ĝisdatigas" Qinchuangyuan kiel ĝeneralan platformon por novigo, kaj kunigi la produkt-fortojn por kultivi la novkvalitajn produktivajn fortojn alfrontante nunan regionan konkurencivon, por aldoni pli fortan impulson al la altkvalita ekonomia disvolviĝo de Shaanxi.


Redaktoro: Xie Ruifeng









<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Nacia Muzeo pri Modernaj Ĉinaj Sciencistoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat