【E-radio】Kion signifas olivarbo por palestinanoj?

BY:Sheng MinJune 13, 2024


Por palestinanoj, olivarboj estas proksime rilataj al preskaŭ ĉio en sia vivo.


En la jaroj antaŭ la nuna israel-palestina konflikto, olivarboj kontribuis ĉirkaŭ 14% de palestina ekonomia enspezo kaj subtenis la vivon de proksimume 100 000 familioj.


Ĉiujare de septembro ĝis novembro, palestinanoj kaj plukas olivojn kaj kantas kantojn pri ili. Foje kelkaj familioj kunlaboras en rikoltado.


De naskiĝo, ĉiu palestinano estas ŝmirita per olivoleo sur la frunto kaj ventro por ricevi sanbenon de siaj familianoj. Ĉiuj familioj markas siajn olivarbojn per unikaj markoj kiel atestilojn por ke estontaj generacioj heredu la arbojn.


Do, olivo estas ne nur manĝaĵo, sed ankaŭ fonto de vivo kaj kultura heredado, kaj eĉ simbolo de familio kaj la lando.








<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Nacia Muzeo pri Modernaj Ĉinaj Sciencistoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat