La 10-an de junio ĉi-jare ĉinoj festis la Drakboatan Feston, tradicia festo de Ĉinio. Unu el la multaj tradicioj de tiu dato estas la drakboataj vetkuradoj, en kiuj malsamaj teamoj vetkuras per drakboato. Ĉi-jare vetkuradoj en Pekino okazis en la Granda Kanalo, unu el la plej impresaj konstruaĵoj de antikva Ĉinio kaj monda heredaĵo de Unesko.
Homoj survojas al drakboato por vetkuri.
Homoj amasiĝas sur ponto por spekti la vetkuradon.
Teamoj konkursas en la vetkurado.
Premidona ceremonio
Raportis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat