UN establis Internacian Tagon de Civilizacia Dialogo

BY:Xie RuifengJune 12, 2024


En la 7a de junio laŭ la loka tempo, la 78a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) adoptis la rezolucion proponitan de Ĉinio por starigi la Internacian Tagon de Civilizacia Dialogo.


La rezolucio klarigas, ke ĉiuj atingoj de civilizacioj estas komunaj trezoroj de la homaro. La respekto al diverseco de civilizacioj ludas gravan rolon en dialogo inter civilizacioj por protektado de la monda paco, akcelado de komuna disvolviĝo, plifortigo de homa bonfarto kaj atingo de komuna progreso. La rezolucio rekomendas dialogon inter diversaj civilizacioj surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, plene enkorpigante la kernan esencon de la tutmonda civilizacia iniciato proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj laŭdecide difinas la 10an de junio kiel la Internacian Tagon de Civilizacia Dialogo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Brazilo kaj Ĉinio, partnereco por kundisvolvado - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat