Altrapidaj noktaj trajnoj ligos Honkongon al Pekino kaj Ŝanhajo

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 11, 2024

Ekde la 15-a de junio, novaj linioj de altrapidaj noktaj trajnoj ekfunkcios. La trajnoj ekiros de Pekino kaj Ŝanhajo al la speciala administra regiono Hongkongo, alportante pli konvenan vojaĝon per trajno inter Honkongo kaj la ĉeftero de Ĉinio, laŭ klarigo de Ĉina Ŝtata Fervoja Grupo.



Post la ekfunkciado de la altrapida nokta trajno, vojaĝtempo inter Pekino kaj Honkongo estos reduktita al 12 horoj kaj duono el pli ol 24 horoj nuntempe; kaj inter Ŝanhajo kaj Honkongo, vojaĝtempo estos reduktita al 11 horoj el la nunaj 19 horoj kaj duono.



Ambaŭ trajnoj, kun litoj por ke pasaĝeroj dormu dum la nokto, ekiros vespere kaj alvenos matene en la celloko.


Vendado de biletoj por la novaj trajnlinioj komenciĝis la 5-an de junio per la sistemo de 12306 (https://www.12306.cn/en/index.html).


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: BeijingService











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Drakboataj ekzercoj por Drakboata Festo de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat