Nicholas R. Lardy: ne subtaksu fortikecon de ĉina ekonomio

BY:Xie RuifengJune 10, 2024


Lastatempe Nicholas R. Lardy, altranga erudiciulo de la Instituto Peterson pri Internacia Ekonomiko, publikigis artikolon en la retejo de Foreign Affairstitolitan "Ĉinio Ankoraŭ Leviĝas -- Ne Subtaksu la Duan Plej Grandan Ekonomion de la Mondo", argumentante, ke la opinio pri tio, ke Ĉinio jam atingis sian pinton, subtaksas la fortikecon de ĝia ekonomio.



Lardy diris, ke la ĉina ekonomio ne kolapsis laŭ lia opinio, nek atingis sian pinton. Mala opinio estas politika, sed ne objektiva.


Ekzemple, la redukto de eksterlanda rekta investado kaj la eligo de kapitalo el disvolviĝantaj ekonomioj estas tutmondaj tendencoj kaŭzitaj de la ĝustigo de la Federacia Rezervo de Usono (US Federal Reserve's), kiu estas teknika rimedo de Usono por rikolti la mond-rekreskajn interesojn. La redukto de eksterlandaj investoj kaj kapitaloj reflektas la antaŭjuĝon de la dolar-centrita monda financa sistemo kaj ĝiaj negativaj efikoj al la monda ekonomio.


La ĉina ekonomio ankoraŭ havas solidan bazon, fortajn kunligojn kun la monda merkato, rimarkindan fortikecon kaj grandegan forton.


La senĉesa serĉado de Ĉinio pri altkvalita disvolviĝo kun novigado, daŭripovo, inkluzivigo kaj justeco estas la respondoj al tiuj defioj. La lando eliras el la komforta zono kaj adiaŭas la malnovan altrapidan kreskomodelon bazitan sur malalta laborkosto kaj peza poluado, tio atestas la decidon de la lando antaŭenigi sian modernigon.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio ricevis mediamikan sojfabon el Brazilo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat