Ĉina, kirgiza kaj uzbeka ŝtatestroj videe gratulis pro subskribo de fervoja interkonsento

BY:Xie RuifengJune 7, 2024


La 6-an de junio okazis en Pekino subskriba ceremonio de interregistara interkonsento pri la fervoja projekto inter Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio, ĉina prezidanto Xi Jinping, kirgiza prezidento Sadyr Nurgozhoevich Japarov kaj uzbeka prezidento Shavkat Miromonovich Mirziyoyev faris videan gratulon pro la subskribo de la interkonsento.


Xi Jinping diris, ke la Ĉin-Kirgiz-Uzbeka Fervojo estas strategia projekto por la interligo de Ĉinio kun Centra Azio kaj elstara projekto por la kunlaboro inter la tri landoj en la konstruado de "La Zono kaj Vojo". La subskribo de la interregistara interkonsento inter la tri landoj liveros solidan juran bazon por la konstruado de la fervojoj de Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio, pruvante al la internacia komunumo la firman decidon de la tri landoj kunagadi por antaŭenigi kunlaborojn kaj realigi disvolviĝon. Ĉinio volas kunlabori kun Kirgizio kaj Uzbekio por la lanĉo de la konstruado kaj konstrui tiun strategian kanalon, kiu profitigos la tri landojn kaj iliajn popolojn kaj akcelos la regionan disvolviĝon de ekonomio kaj socio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Drakboataj ekzercoj por Drakboata Festo de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat