Ĉina "Artemizia industrio", ne nur por Drakboata Festo

BY:Xie RuifengJune 7, 2024

Tuj alvenas la tradicia ĉina Drakoboata Festo, la merkato de artemizio ekvarmis pro diversaj artemiziaj produktoj. En la pasintaj 20 jaroj, la produktado kaj bezono de artemizio 120-obliĝis kaj la merkata grandeco de la ĉina artemizia industrio superis 70 miliardojn da juanoj en 2022.



Artemizio (Artemisia argyi H. Lév. & Vaniot) estas origina kreskaĵo de Ĉinio, Mongolio kaj Rusio, trovebla en Azio kaj Eŭropo. Ĉina popolo de antikveco kutimas pendigi artemiziajn foliojn sur pordoj en Drakboata Festo, en la 5-a jarcento p.K. jam aperis registro pri tiu kutimo, kies celo estas forpeli malbonojn.


Drakboata Festo daŭras en la kvina tago de la kvina monato laŭla ĉina luna kalendaro, tiam estas la tempo kiam komenciĝas varma vetero kaj aktivas moskitoj, muŝoj kaj aliaj insektoj. Artemizio havas fortan aromon, ĝiaj folioj, rikoltitaj ĉirkaŭ la festo, havas la plej multan sublimadan oleon kaj evidentan efikon por forpeli insektojn. Do, homoj pendigas ilin sur pordon kaj la korpon por refreŝigi sin kaj gardi sin kontraŭmoskitoj. Samtempe, la ago estas formo esprimi la bondeziron, ke homoj estu sanaj.


En la lastaj kelkaj jaroj, novaj artemiziaj pordopendaĵoj populariĝis. Fasko da artemiziaj folioj kostas nur kelkajn juanojn, sed aldoninte aliajn freŝajn florojn, la prezo tuj altiĝas, kelkaj specoj eĉpovas atingi 200 juanojn. Ankaŭ artemiziaj girlandoj estas bone vendataj. Koncernaj fakuloj diris, ke tiaj festivalaj ornamaĵoj venas de la "riteca konsumado" de junuloj. Junuloj ne nur amas la tradician kulturon de la festo entenata en la ornamaĵoj, sed ankaŭ donas al ili novecon per sia propra estetiko, donante al tiu ĉi tradicia festo novan viglecon.




Krom roli kiel speciala ornamaĵo de la festo, artemizio ankaŭ estas sanigilo por homoj en ordinara tempo. Moksado originis en Ĉinio en la tempo de tajlita ŝtono. Ĝi estas terapia metodo, kiu konsistas je bruligo de sekigitaj artemiziaj folioj kaj per la varmo stimuli iujn akupunkturajn punktojn aŭ specifajn partojn de la korpo, kaj tiel ĝustigi malordon de homa korpo por resaniĝi aŭeviti malsanojn.  


Artemizio povas esti rikoltita tri foje dum la jaro. Laŭla merkatkondiĉoj en antaŭaj jaroj, la averaĝa po-mu-a (mu-o egalas al 666.67 kvadrataj metroj) enspezo povas atingi pli ol 3 000 juanojn -- la artemizio havas evidentan ekonomian valoron.




Prilaborado al artemizio povas multe altigi ĝian valoron. Freŝaj artemiziaj folioj estas ĉefe uzataj kiel festa ornamaĵo kaj krudmaterialo por esenca oleo. Se ili estas prilaboritaj en moksajn produktojn, ekzemple moksadajn bastonojn, la prezo pli altiĝos.


En la pasinta jardeko, kun la realiĝo de landa politiko "Sana Ĉinio", ĉinaj popolanoj pli kaj pli zorgas pri sinsanigo. La bonefikoj de moksadaj bastonoj, moksadaj varmigiloj kaj aliaj rilataj produktoj estas jam vaste konataj. Kiel altvalora industrio kun forta profitalkonduka efiko, la artemizia industrio havas grandan komercan perspektivon.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Drakboataj ekzercoj por Drakboata Festo de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat