【E-radio】Kial universitata enirekzameno de Ĉinio ĉefe okazas la 7-an kaj la 8-an de junio?

BY:Sheng MinJune 7, 2024


La 7-an de junio komenciĝas tutlanda enirekzameno por universitatoj en Ĉinio ĉiujare. La tempo de la ekzameno varias inter du kaj kvar tagoj en malsamaj provincoj, sed plejparte okazas la 7-an kaj la 8-an de junio.


Ĉi tio estas ĉefe kaŭzita de la sekvaj kialoj: unue, la vetero en junio estas relative milda kaj komforta, kio estas favora al la kandidatoj pli bone plenumi sian ekzamenon; due, dum tiuj tagoj ne estas gravaj ferioj, kaj tia aranĝo estas farvora al realiĝo de kunordigo kaj kunlaboro inter la diversaj lokoj en organizado, transportado kaj kontrolado pri ekzamen-paperoj; trie, universitatoj povas havi pli da tempo por studentaj akceptadoj kaj aliaj laboroj antaŭ nova semestro komencota en septembro; kvare, en la ĉina lingvo, "la 7-a kaj la 8-a de junio (678)" sonas simile al "luquba (akceptu)", kio reprezentas la bondezirojn al la kandidatoj.











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Dezerto: nova bitalbumeto de Armel Amiot - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat