Dezerto: nova bitalbumeto de Armel Amiot

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 7, 2024

Oni ĉefe difinas dezerton kiel loko tre seka, kun malfavora klimato. La vorto ankaŭ estas uzata por loko (preskaŭ) senhoma, sekve ĝi estas metaforo por soleco kaj forlaso. Dezerto estas loko kie oni apartiĝas de la mondo kaj renkontas sin mem.



Kvankam la nomo de la nova albumeto de Armel Amiot, Dezerto, eldonita de Vinilkosmo, prezentas al la aŭskultanto tiun ideon de soleco, tamen la ses kanzonoj venas duope, kiel jino kaj jango. Kiu estas tiu duopo? Ĉu ena kaj ekstera mondoj? Ĉu homo kaj medio? Ĉu realo kaj revo? Ŝajne ĉiu homo havos apartan opinion pri tiu temo, ĉar tiu ĉi ses-traka albumeto estas tre poezieca, parolas rekte al animo, do ĉiu malsame interpretos ĝin.


"Nek Viro Nek Virino" havas agrablan melodion kaj tekston pri tiu momento, kiam ni pensas ke ĉio iras glate en la vivo, sed subite ĉio ŝanĝiĝas. Kiu neniam travivis tian sperton? En tiuj okazoj ni rimarkas kiom malgranda estas nia povo sur nia destino. Jen sento de forlaso. Jen la dezerto.


Sed amikoj ekzistas por savi nin de la dezerto. "Amikeco" havas gajan melodion kiu plenigas niajn korojn je espero. Ĝi estas la malo de la pasinta kanto kaj temas pri amiko, kiu venas por helpi kiam ni estas en malesperiga situacio.


Sekva kantoparo temas pri soleco. "Soleca Birdo", kun esperiga melodio, rakontas pri birdo fluganta sola sur ĉielo, ofta metaforo por libero, sed en tiu ĉi kanto ĝi simbolas solecon. Kiel diras fama brazila kanto de Tom Jobim, "Tute ne eblas feliĉiĝi sole". Sed soleca birdo ne povas perdi la esperon, ke ĝi iutage flugos pare kun alia.


"Se Vi Apudas" rakontas pri la ĝojo kiun oni sentas pro ĉeesto de sia amato. Tiu ĝojo estas esprimata de la gaja kaj danciga melodio, kaj ankaŭ la teksto pri paro ĝuanta la vivon en harmonia kunvivado.


La bluso "Kosma Spaco" alportas nin al la vasta kosmo, la plej granda dezerto ekzistanta. Nur tie homoj ekkonscias pri la granda valoro de Tero, nia nura ŝirmejo en la universo, kaj alportas al ni la deziron savi nian planedon de la nuna detruado kiun homoj mem faras.


La utopia kanto "Nova Tero", pri la edena mondo pri kiu ni revas, invitas homojn agadi por konstrui tiun edenan mondon: homaro bezonas novan vojon, novan celon, novan lingvon, novan ŝancon. Popoloj devas unuiĝi por kunkonstrui verdan mondon. Ni kreu homaran komunumon de komuna estonteco!


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/armel-amiot/2-dezertoj.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio ricevis mediamikan sojfabon el Brazilo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat