Geraldo Alckmin, brazila vic-prezidanto, intervjuita de Xinhua

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 6, 2024

*Interjuita de Bian Zhuodan, Chen Weihua kaj Zhou Yongsui


La disvolvado de rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio "daŭre estos bazita sur respekto al niaj komunaj valoroj, amikeco inter la du popoloj, kulturaj interŝanĝoj kaj la vizio pri komuna estonteco", deklaris brazila vic-prezidento Geraldo Alckmin antaŭ lia vojaĝo al Ĉinio gvidante delegitaron al Pekino por partopreni la sepan kunvenon de la Altnivela Ĉin-Brazila Komisiono pri Kunordigo kaj Kunlaboro (COSBAN).



Intervjuita de Xinhua-novaĵagentejo, Alckmin diris, ke la fondiĝo de COSBAN en 2004 estis mejloŝtono en la plifortigo de rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio. Dum la pasintaj 20 jaroj, COSBAN ludis fundamentan rolon en plifortigo de duflankaj rilatoj kaj antaŭenigo de dialogo kaj kunlaboro en pluraj kampoj. "La sepa kunveno de COSBAN en junio 2004 spegulas la kompromison de ambaŭ landoj plifortigi eĉ pli la strategian partnerecon", li aldonis.


Alckmin, kiu ankaŭ estas ministro pri Disvolvado, Industrio, Komerco kaj Servoj, substrekis ke laŭlonge de tiuj 20 jaroj, komerco inter ambaŭ landoj saltis de ses miliardoj da usonaj dolaroj, en 2003, al 157 miliardoj da usonaj dolaroj en 2023. "La ekonomia kresko de Ĉinio kaj ĝia postulo pri agrikulturaj produktoj, mineraloj kaj energio igis la celo de plejparto de brazilaj eksportoj", li diris.


Laŭ Alckmin, Ĉinio estas la kvina plej granda investanto en Brazilo, kun forta partopreno en la sektoroj pri energio, teknologio pri informado, agrikulturaj negocoj kaj industrio. Estas bonega perspektivo por la kresko de tiuj investoj, aparte sur daŭripoveco kaj novaj teknologioj.


Pri la sinergio inter la strategioj pri disvolvado inter ambaŭ landoj, Alckmin rakontis, ke Brazilo kaj Ĉinio havas, kadre de investoj, komerco, teknologio kaj novigo, "senliman potencialon por kunlaboro" kaj "ambaŭ flankoj devas plu serĉi sinergiojn inter la ĉefaj iniciatoj de ĉiu lando".


Alckmin havas unikan personan sperton pri interŝanĝoj kaj kultura kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio. "Mi specialiĝis pri tradicia ĉina medicino, studis ĝin dum du jaroj. Mi estas entuziasmulo pri tiu jarmila tekniko. Aparte por mildigi doloron kaj streĉon, tiu estas speciala profito el la kultura interŝanĝo inter niaj landoj", li diris.


"Ni bezonas plifortigi kulturajn interŝanĝojn kaj valorigi la kulturajn heredaĵojn de ambaŭ landoj. Tio ankaŭ estas esenca afero por la dulandaj rilatoj kaj la plifortigo de la socia dimensio de daŭripova evoluigo", klarigis Alckmin. COSBAN havas Subkomisionon pri Kulturo kaj Turismo, kiu disvolvas gravan agadon cele al plifortigo por plioftigi artajn interŝanĝojn kaj kreskigi duflankan turismon.


Li substrekis, ke Brazilo kaj Ĉinio, per kundivido de valoroj kiaj antaŭenigo de plurflankismo kaj daŭripova evoluigo, paco kaj sekureco, disvolvas intiman kunlaboron en internaciaj forumoj.


"Kadre de komerco, Brazilo kaj Ĉinio same forte subtenas plurflankan komercan sistemon, reformon de Monda Komerca Organizo kaj plena funkciado de ĝia mekanismo pri solvado de disputoj inter membrolandoj. "Ambaŭ landoj ankaŭ laboras kune kadre de Grupo20, kaj estas aparte menciinda la aldono de temoj rilatal al daŭripova evoluigo, al struktura plifortigo de BRICS kaj al diskutoj pri ampleksa reformado de Unuiĝintaj Nacioj", li aldonis.


"Brazilo kaj Ĉinio antaŭenigas duflankan rilaton celante reciprokan ekonomian disvolvadon kaj kreskon de prospero kaj bonfarto en ambaŭ socioj, sen ke iu estu postlasita. Ambaŭ donas prioritaton al la efektivigo de la Tagordo 2030 kaj de la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kaj ankaŭ serioze tenas sian kompromison pri karbon-neŭtraleco laŭ la Pariza Interkonsento", li diris


Okaze de la 50-a datreveno de la estigo de diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio, Alckmin konsideris, ke la du landoj eniris novan cirklon de kunlaboro pri energio, kiu akordas kun la defioj de nia epoko kaj eĥas en nia kunlaboro en forumoj kaj internaciaj organizaĵoj.


"Tiu rilato sukcesis adaptiĝi al ŝanĝoj en ekonomiko kaj la internacia sceno laŭlonge de la pasintaj 50 jaroj, kun komunaj profitoj kaj disvolvadoj, kaj mi kredas, ke tiu estos la tono de niaj rilatoj dum la sekva duonjarcento, ĉiam kun la nepra subteno de la oficialaj spacoj por kunordigo kaj kunlaboro, kiel COSBAN, kiuj kreas la institucian framon por plifortigi la komercajn, investajn kaj turismajn interŝanĝojn", li diris.


"Mi kredas, ke la evoluo de dulandaj rilatoj plu estos bazita sur respekto al niaj reciprokaj valoroj, la amikeco inter ambaŭ popoloj, kulturaj interŝanĝoj kaj la koncepto de komuna estonteco", substrekis la brazila vic-prezidento.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio ricevis mediamikan sojfabon el Brazilo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat