Brazilanoj en Pekino renkontiĝis kun reprezentantoj de la brazila registaro

BY:Rafael Henrique ZerbettoJune 5, 2024


Matene de la 3-a de junio, Fabio Manzini Camargo kaj Chico Denis, direktoroj de la Sekretario pri Instituciaj Rilatoj de la brazila registaro, kunvenis kun la estraro de la Konsilio de Brazilaj Civitanoj en Pekino. La konsilio, fondita en marto ĉijare, prezentis siajn faratajn kaj planatajn projektojn. Tiu estis la unua aktivaĵo en la tagordo de la brazilanoj senditaj al Ĉinio por laboro rilata al la vizito de brazila vic-prezidento Geraldo Alckmin al Ĉinio.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio ricevis mediamikan sojfabon el Brazilo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat