Ĉinaj hoteloj ne plu povos rifuzi eksterlandajn gastojn

BY:June 3, 2024

Dum vojaĝo en Ĉinio, multaj eksterlandanoj spertis embarasan situacion: hoteloj kiuj gastigas nur ĉinojn. Dum jardekoj, tio estis kutimo de plejparto de ĉinaj hoteloj, aparte de tiuj pli simplaj kaj bonprezaj, kaj ĝeno kaŭzita de tio estis unu el la ĉefaj plendoj kaj de eksterlandanoj vivantaj en Ĉinio, kaj de alilandaj turistoj.


Ĉinio lastatempe alprenis plurajn rimedojn por faciligi vojaĝojn de turistoj el eksterlando.


Mi mem, post mia alveno en Ĉinio, havis kapdoloron por mia unua memaranĝita vojaĝo en la lando, ĉar mi bezonis mendi gastejon kaj tiam oni admonis min, ke multaj gastejoj "ne povas" gastigi eksterlandanojn. Por sukcese mendi gastejon, mi bezonis ne nur kontroli aferojn kiel prezo, loko kaj taŭgeco de la ĉambro disponebla, sed ankaŭ ĉu la gastejo akceptas eksterlandanojn aŭ ne.


Mi rapide komprenis, ke altnivelaj hoteloj, aparte tiuj 4- aŭ 5-stelaj, ne nur gastigas eksterlandanojn, sed ankaŭ provizas bonegajn servojn anglalingve. En hoteloj pli modestaj, kvankam ili kutime ne provizas anglalingvan servon, tamen miaj spertoj estis agrablaj kaj laboristoj estis helpemaj, sed antaŭ ol vojaĝi mi havis la temporaban taskon kontroli, ĉu ĝi akceptas eksterlandanon aŭ ne, kaj mi neniam havis malagrablan surprizon.


En retejoj pri mendado de gastejo, mi foje trovis hotelojn, kies paĝo klare mencias, ke ĝi akceptas eksterlandanojn, sed kelkaj homoj komentis, ke alvenintaj tie, funkciulo nuligis la rezervon surbaze de la preteksto, ke tiu hotelo ne rajtas gastigi eksterlandanojn! Kelkaj kazoj estis aparte bizaraj, ĉar la sama hotelo foje akceptis eksterlandanojn, foje ne! Sed kial?


Dum multaj jaroj mi kredis la du kutimajn klarigojn por tio. La plej ofta estas, ke por gastigi eksterlandanojn, hotelo bezonas akiri specialan permeson de la registaro, kio kostus multe por malgrandaj kaj simplaj hoteloj, do nur luksaj hoteloj povus havi ĝin. Mi ekpridubis tiun klarigon, kiam du amikoj el eksterlando gastiĝis en bonpreza junul-gastejo en pekina hutongo.


Deĵorantoj de hoteloj kutime ne scias kiel registri eksterlandajn gastojn.


La alia klarigo estis teknika limigo por registri eksterlandajn gastojn. En Ĉinio, hoteloj devas registri ĉiujn gastojn per komputila programo, sed ne ĉiu hotelo havis teknikajn kondiĉojn por registri gastojn el eksterlando. Tiu klarigo ankaŭ ŝajnis al mi stranga, ĉar estus sensence krei du apartajn programojn por registri gastojn, kaj programo por registri alilandanojn certe ne postulus malsaman komputilon ol tiu uzata por registri ĉinojn, do kial estis teknika limigo tiurilate?


Nur en 2022 mi komprenis la veron pri tiu ĉi temo: antaŭ longa tempo en Ĉinio, hoteloj ja bezonis apartan permesilon por akcepti eksterlandajn gastojn, sed ekde 2003, rilataj permesilo por hotelo ne distingas inter ĉinaj kaj eksterlandaj gastoj, ajna homo kun valida dokumento povas tie gastiĝi. Multaj hoteloj, tamen, daŭre insistas pri la "manko de kvalifiko", foje pro nescio pri pli aktualaj leĝoj kaj regularoj, foje pro tio, ke funkciulo ne konis la proceduron por registri alilandan gaston.


La usona tradukisto Marian Rosemberg estas unu el la malmultaj eksterlandanoj, kiuj dum pli ol jardeko batalas por ŝanĝi tiun kutimon: fluparolanto de la ĉina, ŝi ĉiujare ekskursas per biciklo en Ĉinio kaj ofte tranoktas en vilaĝoj kaj aliaj pitoreskaj lokoj kie la nura gastejo "ne akceptas eksterlandanojn". Ŝi studis la koncernajn leĝojn kaj eĉ lernis kiel mem registri sin por havi sian rajton respektatan. En multaj kazoj, la deĵoranto agnoskis ŝian rajton tranokti tie kaj lernis de ŝi kiel fari la registron de alilandano. Foje oni eĉ permesis al ŝi mem registri sin en la sistemo. En aliaj kazoj, ŝi bezonis voki ka policon por solvi la aferon.


Okazas, ke registri ĉinan gaston estas tre simpla proceduro: sufiĉas alproksimigi nacian identeckarton sur aparato kaj la registro estas plenumita, ĉar nacia identigilo de ĉinoj havas icon legeblan de tiuj aparatoj, kiuj tamen ne povas kolekti informojn el dokumentoj emisiitaj de alilandaj registaroj. Do, oni bezonas permane registri gaston, kiu prezentas pasporton kiel dokumento, kaj tio ne nur estas laboriga, sed ankaŭ iom kaŝita en la komputila programo. En lando kun pli ol unu miliardo da homoj, eksterlandaj gastoj estas tiom maloftaj en plejparto de la hoteloj, ke oni kutime ne trejnas siajn funkciulojn kiel registri ilin.


Policistoj helpas Marian Rosemberg registriĝi ĉe hotelo dum unu el ŝiaj biciklaj vojaĝoj en Ĉinio.


Pasintjare, ekzemple, mi dufoje gastiĝis en hoteloj, kiuj oficiale havas anglalingvan parolanton ĉe la akceptejo kaj akceptas alilandajn gastojn. Fakte tie estis nur unu laboristo, kiu scipovis la anglan, kaj plejparte de la tempo tiu laboristo ne estis en la hotelo. Por registri eksterlandajn gastojn, estis simila problemo: la parolanto de la angla estis la ĉefrespondeculo pri tio, kelkaj aliaj laboristoj ankaŭ lernis kiel tion fari, sed ne havis sperton pri tio. Iel ajn, en ambaŭ hoteloj ili sukcesis registri min sen la ĉeesto de la anglalingva parolanto.


Post tiuj du spertoj, mi komprenis, kial kelkaj eksterlandanoj raportas, ke ili gastiĝis en hotelo kaj havis bonan sperton tie, dum aliaj estis rifuzitaj: kelkaj hoteloj, kiuj anoncas pretecon gastigi eksterlandanojn fakte havas nur unu funkciulon, kiu scipovas registri tiujn gastojn, kaj kiam tiu laboristo ne ĉeestas, la deĵoranto ne scias kion fari. Parte ankaŭ kulpas la proceduro por registri alilandajn gastojn, onidire neintuicia por deĵoranto kaj ankaŭ temporaba.


Malgraŭ tiu ĝeno pri hotelmendado kaj kelkaj aliaj similaj situacioj, kiujn eksterlandanoj foje spertas en Ĉinio, mi disvolvis profundan amon por tiu ĉi lando. Pro tio, kvankam mi malĝojas, kiam homoj rakontas malbonan sperton dum vojaĝo en Ĉinio, tamen mi komprenas iliajn kialojn. Ĉina kulturo havas plurajn trajtojn malfacile kompreneblajn de alilandaj turistoj, inter ili la kutimo de ĉinoj inventi pretekstojn -- kiel leĝa aŭ teknika kialo -- por eviti embarason.


Lastatempe, reage al pluraj raportoj pri kazoj de eksterlandanoj neakceptitaj en gastejo, la 24-an de majo, ĉinaj aŭtoritatoj ordonis al ĉiuj hoteloj en la lando ne plu rifuzi eksterlandajn gastojn. Estis lanĉita tutlanda iniciato por kapabligi laboristojn de hoteloj, kun la celoj plifortigi lernadon pri koncernaj leĝoj, plialtigi la nivelon de ilia trejnado kaj plibonigi la kvaliton de la servoj.


Policisto helpas eksterlandanon registriĝi ĉe hotelo, kies deĵoranto ne scipovis la proceduron por tion fari.


La iniciato kuraĝigas hotelojn provizi pli konvenajn servojn por eksterlandaj gastoj, kaj estigas partnerecojn kun retaj platformoj por provizi trejnadon pri angla lingvo por laboristoj deĵorantaj ĉe akceptejoj, kaj senpagan trejnadon pri registriĝo de gastoj.


En la pasintaj monatoj, Ĉinio ankaŭ plibonigis sian politikon pri vizoj kaj estigis novajn politikojn por faciligi vizpetan proceduron de alilandanoj, faciligi pagojn de eksterlandanoj per poŝtelefono en Ĉinio, estigi senvizan enirpermeson por eksterlandaj pasaĝeroj de krozŝipoj, kaj estigo de fundamentaj reguloj por faciligi dokadon kaj replenigo de provizoj al internaciaj krozŝipoj alvenintaj en ĉinan havenon.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Li Qiang intervidiĝis kun Fumio Kishida - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat