【E-radio】Kial araboj ne preferas "arabajn ciferojn"?

BY:Sheng MinMay 31, 2024


"Arabaj ciferoj" estas vaste uzataj tra la mondo, sed ne multe en la araba regiono. La plej multaj araboj uzas tradician araban nombrosistemon, kaj eĉ se ili uzas "arabajn ciferojn", ili kutime aldonas arabajn klarigojn apud la ciferoj.


Fakte, la "arabaj ciferoj" originis de Barato, kaj arabaj akademiuloj enkondukis ilin en la Okcidenton, tiel sistemo ricevis la nomon. Araboj nomas ĉi tiujn nombrojn "anglaj ciferoj". En la ĉiutaga vivo, por distingi ilin, araboj nomas sian unikan nombrosistemon "ciferoj de araboj".


Tradicia araba skribo havas profundan kulturan kaj religian signifojn. Korano, sankta libro de Islamo, estas verkita en tiu skribo. Do tradicia araba skribo estas respektata kaj protektata en la araba socio.


Kvankam araboj pli fidas je tradicia araba skribo, ili ankaŭ rekonas la gravecon de la "arabaj ciferoj". Precipe en moderna scienco kaj komerco, kompanioj preferas uzi "arabajn ciferojn".











Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat