Pro malsamaj pagkutimoj, eksterlandanoj el iuj lokoj sentas malfacilon pri pagado en Ĉinio. Lastatempe, la sistemo de pagservo de kreditkarto, kod-skanado kaj monbiletoj en Ŝanhajo, Pekino, Kantono kaj aliaj lokoj pliboniĝas. Aperis novaj pagproduktoj, kaj la pagmanieroj en Ĉinio fariĝas pli oportunaj por eksterlandanoj.
Antaŭ la fino de junio, Pekino plivastigos la kovradon de translandlima bankkarta akcepto kaj aldonos pagservajn instalaĵojn en la hoteloj de tri-stela nivelo kaj pli altaj niveloj, kaj en 3A-nivelaj kaj pli altnivelaj turismejoj; Ŝanhajo aldonos 80 mil POS-maŝinojn por eksterlandaj kreditkartoj, kiuj kovros komercajn distriktojn, flughavenojn, metrostaciojn, hotelojn tri-stelajn kaj plialtnivelajn,turismejojn 3A-nivelajn kaj plialtnivelajn; Kantono disdonis pli ol 570 mil "monerujojn" al taksioj, restoracioj kaj aliaj komercaj organizoj por kontentigi la bezonojn de monbileta pagado; samtempe, la kantona flughaveno Baiyun starigis informejon por eksterlandaj pasaĝeroj, kaj laborantoj surloke helpas ilin funkciigi elektronikan pagmanieron.
Fakuloj diris, ke plifaciligo de pagado por eksterlandanoj estas tre grava por optimumigi la komercan medion kaj helpi altnivelan pordmalfermon. Estontece, la registaro, financaj organizoj, retaj platformoj, entreprenoj ktp devos plu kunagi por efektivigi diversajn detalojn por plifaciligi pagadon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat