Kiom belas pekina municipa administra centro!

BY:Xie RuifengMay 27, 2024

Pekina municipa administra centro celas alĝustigi la spacan aranĝon de Pekino kaj vastigi novan urbodisvolvan spacon. La centro funkcias ankaŭ por antaŭenigi la kunordigan disvolviĝon de Pekino, Tianjin kaj la provinco Hebei kaj provi optimumigi la disvolvadon en dense loĝataj areoj. La centro havas totalan areon de ĉirkaŭ 155 kvadrataj kilometroj. En januaro 2019, oficiale ekfunkciis la pekina urba administrejo.







La konstruado de la centro estas grava rimedo por malpezigi ŝarĝon de la centra areo de Pekino. Dum la konstruado oni ege zorgas pri verdeco, kaj samtempe la historiaj kaj kulturaj heredaĵoj en la distrikto Tongzhou estas bone uzataj, kun la kulturaj resursoj pri la Granda Kanalo ludantaj kernan rolon. En julio 2023, estis difinitaj la oficialaj nomoj de la tri ĉefaj kulturaj konstruoj en la centro, nome Pekina Arta Centro, Pekina Urba Biblioteko kaj Pekina Grandkanala Muzeo. En novembro samjare, la Pekina Urba Biblioteko estis finkonstruita post kvar jaroj kaj kontrolita por funkcio.







La Pekina Urba Biblioteko, ankaŭ konata kiel "Arbara Libro-ĝardeno", situas ĉe la norda flanko de arbara parko en Tongzhou-distrikto, kun totala konstrua areo de proksimume 75 000 kvadrataj metroj. Rigardante supren de interne, diversaj gink-folioj, funkciantaj kiel kolonoj, kreas arbarombrelon sur la tegmento. Kiam homoj promenas sub ĝi, ili sentas sin kvazaŭ en la naturo.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Zeze' parolas la ĉinan! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat