【E-radio】Ĉu viaj poŝtelefonaj aplikaĵoj rekomendas al vi "homojn, kiujn vi eble konas"?

BY:Sheng MinMay 24, 2024


Por redukti kostojn kaj altiri uzantojn, multaj poŝtelefonaj aplikaĵoj rekomendas "homojn, kiujn vi eble konas" al uzantoj surbaze de privataj informoj, kiel adreslibro, geografia loko, komunaj amikoj ktp. La funkcio ŝajnas zorgodona, sed multaj homoj sentas sin ofenditaj.


Laŭ donitaĵoj, 92% de la enketitoj estis enuigitaj de la funkcio, ĉar ili sentas troan ĝenon, kaj eĉ maltrankviliĝas pro tio. Kiel solvi ĉi tiun problemon? Estas proponite, ke ni ekvilibrigu la privatecan protekton de uzantoj kaj la socian utilon de teknologio.


Do, juraj spertuloj atentigis, ke laŭ koncernaj leĝoj kaj regularoj, aplikaĵoj devas sekvi la principon de minimumigo en kolektado de informoj pri uzantoj, kaj certigi tion, ke uzantoj havas la rajton scii kaj elekti kiujn informojn transdoni. Teknikaj fakuloj analizis la eblajn riskojn de rekomenda sistemo kaj diris, ke kvankam ĝi plibonigas spertojn de uzantoj, troa dependeco de tio povus konduki al privateca liko.


Unuvorte, kompanioj pri aplikaĵoj devas plifortigi la protekton de privataj informoj de uzantoj kaj plene respekti iliajn dezirojn pri rekomendado. En interreto, ĉiuj algoritmoj kaj iloj devas esti utilaj por nia bonfarto, ne por fariĝiniaj katenoj.









<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">"Troa produktadkapablo" de ĉina novenergio -- alispeca ekonomia protektismo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat