Rozoj floras en Pekino

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 24, 2024

En majo rozoj pompas en Pekino. Laŭlonge de la ĉefa cirkla vojo de la urbo oni povas admiri plurajn specojn de ĉinaj rozoj, kiuj kolorigas la stratojn. Rozoj ĉe la ringovojo konservas sian belecon de frua somero ĝis la fino de aŭtuno. Post pli ol 20 jaroj da daŭra plantado kaj prizorgado, tiu rozplena cirkla vojo fariĝis konata simbolo de Pekino. Samtempe, ĉe la Ĉiela Altaro okazas la 43-a Ekspozicio de Ĉinaj Rozoj. Ĉi-jare, speciala zono pri bonodoraj rozoj estis aldonita al la rozĝardeno de tiu parko, por faciligi al vizitantoj ĝui la odoron de tiuj rozoj.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times









<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Bongustaĵoj en 8-a Ĉin-rusa Ekspozicio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat