Tri grandaj mensogoj
En mia infaneco mi aŭdis, ke en la mondo ekzistas 3 grandaj mensogoj: La parolo de vendisto, ke li vendas malprofite; la parolo de maljuna fraŭlino, ke ŝi ne volas edziniĝi; la parolo de maljunulo, ke li volas tuj morti.
Nun mi rememoras la rakonton kaj ekscias, ke ĝi estas la spegulo de siatempa socia cirkonstanco. Nuntempe oni ne plu parolas pri tiuj mensogoj, nek la enhavoj estas veraj.
Unue, kie nun ekzistas vendisto, kiu diras, ke li vendas malprofite? Nun oni aĉetas varojn per interreto, kaj ne plu ekzistas marĉando inter homoj. Ni nur bezonas "decidon" de la koro. Ni devas konfesi, ke estus multe pli ĝoje, se ekzistus homo, kiu diras tian mensogon.
Kaj jen pri maljuna fraŭlino. Tiutempe tre malofte troviĝis homoj, kiuj estis vokitaj "maljuna fraŭlino". Kaj tre rapide disvastiĝis la onidiro, ke ie ekzistas la "maljuna fraŭlino", kaj do ĉiuj en la vilaĝo kune zorgis pri ŝi. En tiu okazo la "maljuna fraŭlino" sentis grandan ŝarĝon en la koro kaj diris, ke ŝi tute ne volas edziniĝi, kio tamen estis kontraŭ ŝia vera deziro. Nuntempe ĉiuj estas maljunaj fraŭlinoj, sekve ne plu ekzistas tiaj komunaj interesoj kaj zorgoj. Ankaŭ la maljunaj fraŭlinoj mem ne pensas serioze pri sia edziniĝo. Tio ne plu estas iliaj interesoj. Anstataŭe ili koncentriĝas sur propra vivoĝuo.
Ankaŭ pri maljunuloj. En tiu tempo, homoj nur 50-60-jaraj estis vokitaj "maljunuloj". Kaj ankaŭ estis fakto, ke tiam ĉiuj volis vivi pli longe. Sed nun kia estas la situacio? Ĉirkaŭ mi troviĝas ne malmultaj homoj pli-ol-90-jaraj. Ni ofte aŭdas pri la bonfarto de maljunuloj pli-ol-100-jaraj. En tiu ĉi cirkonstanco ni povas diri, ke ili ja vere longe vivis. Kaj verŝajne la longvivaj maljunuloj mem pensas tiel, ke la mondo ŝanĝiĝis. Ni ne plu vivas en mondo, kie maljunaj homoj estas honorataj. La maljunaj homoj do mem malŝatas la mondon, verŝajne. Kaj mi vidas, ke ili vere volas forlasi la mondon sen ia ajn bedaŭro. Vere bedaŭrinda fenomeno, sed vera. Kaj tial la vortoj, kiujn diras la maljunuloj monologe, ne plu estas mensogo.
Kvin-taga funebrado
En la jaro 1990, kiam mia avino forpasis je la aĝo de 90, la funebrado estis 5-taga. Ĝis tiam mi neniam spertis tiel longan funebradon. Kaj ĝuste tio estis mia unua kaj lasta sperto de la 5-taga funebrado.
La 5-taga funebrado ja estis tre granda evento. Kalkulite nur laŭ nombroj, ĝi estas malpli ol la duoblo de la 3-taga funebrado. Sed se ni detale kalkulas la realajn labortagojn, ĝi estas trioblo de la 3-taga. La unua kaj la tria tagoj de la 3-taga funebrado reale ne estas tiel laborplenaj tagoj, kaj tial oni laboras nur 1 tagon je tiu funebrado. Sed je la 5-taga funebrado la labortagoj estas entute 3, kaj tial ĝi estas 3-obla.
Ja vere estas peniga laboro. Tiam mia familio (verdire la familio de mia patro) faris la funebradon hejme. Multaj aferoj laborigis min kaj donis al mi grandan penon, ekzemple perbuŝe krii "ego~, ego~" (korealingve: ve~) kaj prepari unuopan manĝotablon por ĉiu vizitanto aparte. Sed la plej peniga afero estis tio, ke mi ne havis sufiĉan tempon etendi la talion.
19-trua karbobriko
En mia infaneco mi kutime uzis la vorton, ne sciante ĝian ekzaktan signifon. Poste mi eksciis, ke la nomo venis de la fakto, ke estas 19 truoj en la karbobriko.
Sed ankaŭ nun mi dubas, ĉu vere iu nomis tiel, ekzakte kalkulinte la nombron de la truoj. Poste mi aŭdis, ke la truoj estas pli multaj ol 19. Verŝajne oni faris pli multajn truojn por ŝpari la krudmaterialon. Ho, homoj estas tiel sagacaj.
Mi ne memoras, de kiam mia familio komencis uzi karbobrikon. Verŝajne de la tempo, kiam mi estis en la 3-a kaj 4-a klaso de elementa lernejo. Antaŭ tiam ni uzis lignon kaj pajlon por hejmaj fajroj. La ŝanĝo de fajromaterialo, de ligno al karbobriko, estis tre signifoplena afero. Tio tamen ne estis simpla afero.
Unue tio postulis monon, kaj due oni devis refari la fajrejon en la kuirejo. Kaj plue ni ankaŭ devis ripari la kamentubon. Tiutempe tio signifis grandan riparon de la domo. En korea socio troviĝas diversaj onidiroj kaj superstiĉoj rilataj al la fornejo. Kaj tial oni ne facilanime riparas ĝin. Ankaŭ tio estis unu el la kialoj de la hezito pri tiu granda riparo.
Ekuzinte la karbobrikon, niaj vivoj multe ŝanĝiĝis. Unue ni ne plu bezonis kolekti brullignon. Komence multaj hejmoj uzis karbobrikon kaj brullignojn samtempe. Por ŝpari monon oni riparis nur unu fajrejon, lasante la alian fajrejon por la ligna fajrado. Kaj kun la tempofluo oni ŝanĝis ĉiujn kuir-fajrejojn unu post la alia. (Ĉe korea domo kuir-fajrejo funkcias ankaŭ por ĉambrohejtado.)
La karbobrika fajrejo ankaŭ donis al ni grandan laboron. Dum tuta tago en ĝi estis brulantaj karbobrikoj, kaj tial nepre devas esti iu homo, kiu ŝanĝas la karbobrikojn kelkfoje dum la tago. Ĉiuj homoj devis esti zorgemaj pri la tempo de la ŝanĝo de karbobrikoj, kiujn oni bruligis duope, unu sur la alia, en unu fajrejo.
Kaj la laboro ŝanĝi ĝin ne estis tiel facila. Ni devis bone alĝustigi la truojn de ambaŭ karbobrikoj, la malsupra kaj la supra, kaj tiam ni devis multe plori. Tre malfacile, kaj ni devis multe ŝviti por alĝustigi ilin. Tiam niaj okuloj pleniĝis je larmoj pro la ardeco kaj la forta gaso el ĝi. Gutis kaj gutis larmoj, kaj ankaŭ doloris la brakoj. La karbobrikoj estis tiel pezaj!
Kaj la plej bona afero estis, por mi, infano, ke mi povis tuj facile rosti sepiojn. Post la ŝanĝo de la kuirfajrejo multe faciliĝis la rostado de sepio. Ĉe mia hejmloko, la urbo Pohang, tre abundis sepioj. Kaj mi tre ŝatis manĝi ilin de mia infaneco. Tre bongustis la sepioj rostitaj sur la rostokrado ĉe la fajro de karbobriko. Mi tre ŝatis manĝi ilin. Sed nun foraperis la fajrejoj de karbobriko, kaj ĉiuj hejmoj uzas gastablon en kuirejo. Ni ne povas tiel bone rosti kiel ĉe la karbobrika fajrejo.
Kaj por virinoj la fajro de karbobriko estis tre bona por hararanĝo, la konstanta harfrizo. Ĉe beligosalonoj oni varmigis la frizilojn sur tiu fajro, kaj ankaŭ ĉe hejmoj oni mem frizis la harojn, utiligante la fajron de karbobriko. Mi nur vidis apud la fratinoj, sed nun mi rememoras, ke tio estis epokfara evoluo de virinaj hararanĝoj.
Sed ne ĉiam estis bonaj aferoj. Estis morte malbona afero, t.e. la gastoksiĝo. Supozeble tre multaj homoj mortis pro tio. En ĉiu vintro okazis gastoksiĝoj diversloke en ĉiuj vilaĝoj. Tiutempe ne estis hospitaloj proksime, kaj ni kutimis rimedi la akcidenton nur per unu bovlo da akvokimĉio. Ni trinkigis al la toksiĝinta homo malvarman akvokimĉion, kaj iom poste li revenas al klarmensa stato. Kaj foje tio ne sufiĉis, sekve mortis homoj.
Ankaŭ ĉe mi, kiam mi estis mezlerneja lernanto, min trafis tiu akcidento. Mi ne sciis, kiom pasis la tempo post mia sterniĝo. Sed kiam mi reakiris konscion, mi trovis min viva. Ho, tiel mi postvivis ĝis hodiaŭ. Ankaŭ tiam mi ne iris al hospitalo, sed nur per la malvarma akvokimĉio mi resaniĝis. Tiam en la Korea Respubliko la akvokimĉio ludis grandan rolon por vivosavo.
Maiza dorsogratilo
Mi ŝategas maizon. Precipe la maizon tuj boligitan post elpreno el la kampo. Ne nur mi, sed ankaŭ ĉiuj miaj familianoj ŝatas ĝin. Tio eble estas pro tio, ke miaj gepatroj ambaŭ naskiĝis en la insulo Ulleung-do, kie abundas maizo. Post mia edziĝo kaj ĝis hodiaŭ mi daŭre amas maizon.
En malnova tempo oni ne nur manĝis la maizon. Estis unu alia tre bona uzebleco de ĝi. La dorsogratilo. Ĉu vi scias, kion mi diras? Ĝi estas tiel nomata "bonfila mano", per kiu oni gratas la dorson.
Kiam ni formanĝis la grajnojn de maizo, tie restis ĝia kerno. Post sekigi ĝin dum unu aŭ du tagoj, ĝi fariĝos tre bona dorsogratilo. Poste oni povas iom glatigi ĝian surfacon, frotante per manoj, kaj fari tenilon, enpikante en ĝin maldike pecigitan bambustangeton vertikale. Tio sufiĉas. Nun vi povas grati vian dorson per ĝi. Ĝi estas pli bona dorsogratilo ol ĉiuj aliaj "bonfilaj manoj" en la mondo.
Troviĝas diversaj "bonfilaj manoj" nuntempe en ĉiuj turismaj lokoj, kiujn ni povas aĉeti. Sed la maiza dorsogratilo estas senpaga, mediamika kaj memfarebla. Kiu ja inventis tiel bonan gratilon? Antaŭ longa tempo ne troviĝis vendaĵo tiel nomata "bonfila mano". Ĉiuj hejmoj havis kelkajn maizogratilojn tiel faritajn.
Kaj laste ni uzas ĝin kiel ekbruligaĵon. Ĝi estas multe pli bona ol aliaj ekbruligaĵoj. Eble pro tio, ke ĝi entenas iom da graso. Tiel la maizo estis por ni tre utila, eĉ post la morto!
Verkis D-ro BAK Giwan (profesoro de Esperanta fako, Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio)
Redaktoro: Sheng Min
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat