Antaŭtagmeze de la 19-a de majo komenciĝis maratono en Jishan-gubernio de Shanxi-provinco, centra Ĉinio. En la maratono partoprenis pli ol 4 mil profesiaj kaj amatoraj sportistoj el 28 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de la tuta lando.
Kiel antikva gubernio kun miljara historio, Jishan posedas multajn naci-nivelajn kulturajn resursojn. En 2023 la gubernio okazigis maratonon, bicikl-konkurson kaj aliajn grandskalajn sportajn eventojn, kiuj funkciis kiel fenestro por diskonigi Jishan.
La maratono en 2024 estas helpita de Shanxi-a Atletika Asocio kaj organizita de la gubernia registaro kaj jishan-a gubernia komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Estis aranĝitaj plena maratono, duonmaratono kaj amuza kurado por partoprenantoj. La gubernio ankaŭ invitis konatajn retfamulojn por fari vivelsendan vendadon. Samtempe, la itinero de la maratono kovris la historiajn vidindaĵojn, pitoreskejojn kaj okulfrapajn konstruaĵojn de Jishan, kaj survoje okazis ankaŭ prezentado de nematerialaj kulturaj heredaĵoj, aldoninte kulturan guston al la konkurso.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat