Zeze' parolas la ĉinan!

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 22, 2024

Vespere de la 15-a de majo, la Tago de Familio, mi iris al librovendejo en Pekino por librolanĉa ceremonio de nova ĉinlingva eldono de la libro Mia Oranĝarbo (portugale: Meu pé de Laranja Lima), verkita de José Mauro de Vasconcelos. Tiu libro, unue publikigita en 1968 kaj klasifikita kiel legaĵo por infanoj kaj adoleskuloj, estis tradukita al 52 lingvoj kaj publikigita en 19 landoj. Ĝi ankaŭ estis adaptita por teatraĵoj, dramserioj kaj filmoj, kaj antaŭ kelkaj jaroj ĝi fariĝis bildrakonto en la Korea Respubliko.


Ĉeestantoj kunfotiĝas post la ceremonio.


En Ĉinio, tiu libro, ĉinigita de Wei Ling, elstara tradukisto, kiu de jardekoj faras gravan laboron por alproksimigi Brazilon kaj Ĉinion pere de tradukado de literaturaj verkoj de la du landoj. Mi havis la honoron sidiĝi apud ŝi dum tiu ceremonio, kvankam mi ne kontribuis por la ĉina eldono de tiu verko, kiu fariĝis unu el la plej famaj brazilaj literaturaĵoj en Ĉinio, kaj antaŭ nelonge estis aldonita al la listo de rekomendataj legaĵoj por ĉinaj studentoj.


João Batista Magalhães, ministro-konsilanto de la brazila ambasadejo en Pekino, en sia parolo, diskutis la kialon de la populareco de tiu verko en Ĉinio. Li komparis la modernistan movadon de la 1920-aj jaroj en Brazilo kun la Movado de la 4-a de Majo en Ĉinio, komencinta nur iomete pli frue, kaj emfazis la similaĵojn inter ambaŭ. Post la 1920-aj jaroj, venis sinsekvaj generacioj de brazilaj aŭtoroj, kiuj esploris rakontadon laŭ brazila stilo kaj per la brazila variaĵo de la lingvo, male ol la pasinta literatura lingvaĵo, fidela al la normoj de la lingvo uzata en Portugalio. Samtempe ankaŭ ĉinoj ekesploris la lingvon efektive uzatan de la popolo anstataŭ tiun de la klasikaĵoj.


Ankaŭ estis interesa debato pri la libro, en la ĉina lingvo, kun partopreno de Zhang Mingzhou, eksa prezidento de la Internacia Konsilio de Porjunula Literaturo, kaj Wu Xinxin, esploristo de Porinstruista Universitato de Pekino. Lernantoj de elementa lernejo prezentis scenon de la libro per teatro, kaj studentoj pri portugala lingvo de Pekina Universitato pri Fremdaj Studoj kantis la kanzonon, kiu estis temo de la unua dramserio bazita sur tiu libro, lanĉita de televidkanalo Tupi en 1970.


La kovrilo de la nova eldono de la libro tre plaĉas al mi. Unue, pro la stilo de la bildo, kiu similas al tiu de ĉina papertranĉaĵo, nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio. En Brazilo, en la sama epoko kiam mi legis tiun ĉi libron, mi amuziĝis lernante la teknikon de papertranĉado en lernejo. Jes, ĝi estas instruata en brazilaj lernejoj kaj ŝatata de brazilaj infanoj. Cetere, ĝi bildigas la transiron de Zeze', de infano al adoleskanto, ĉe sia ŝatata arbo.


Aŭskulti rakontojn de aliuloj kaj inventi miajn proprajn rakontojn estis mia pasio de infaneco. Mia onklino Bertolina, karese nomita onklino Be, fratino de mia avino, estis grava homo en mia vivo tiutempe, kun kiu mi kutimis pasigi horojn interŝanĝante rakontojn. Ankaŭ mia patrino kutimis laŭtlegi rakontojn por mi, sed ofte ŝi estis tre okupata por tion fari, kaj mi devis kontentiĝi pri aŭskultado de nur kelkaj. Mi volis tuj esti alfabetigita por esti kapabla mem legi la rakontojn, sen dependi de aliuloj por tio. Verdire, mi ĉiam sentis min malkomforta dependi de aliulojn, eĉ nuntempe, ĉiuj miaj maltrankviloj estas pri aferoj, kiuj ne dependas de mi.


João Batista Magalhães, ministro-konsilanto de la brazila ambasadejo en Pekino, parolas pri la libro.


Kiam mi ekfrekventis lernejon, onklino Be forpasis, kaj mi ne plu povis interŝanĝi rakontojn kun ŝi. Aliflanke, mi eklernis kiel legi kaj povis per mi mem legi la rakontojn de mi ŝatatajn. Mi komencis per maldikaj libretoj kaj bildrakontoj, sed baldaŭ fariĝis ŝatanto de libroj pli dikaj, kiujn mi povis prunti en loka biblioteko. Iutage mia avino donis al mi ekzempleron de la unua eldono de Mia Oranĝarbo, kaj ĝi fariĝis unu el miaj plej ŝatataj libroj.


Ĝia protagonisto Zeze' estas la aŭtoro mem. La tuta rakonto estas bazita sur lia infaneco. Unu el la roloj de tiu libro, Manuel Valadares, maljuna portugalo, en la komenco de la libro, estas prezentata kiel malbonulo kiu ne ŝatas Zeze', la malsimpatio estas reciproka, kaj mi, kiel leganto, ankaŭ lernis malŝati tiun viron. Poste, iom post iom, la interagado inter ambaŭ kreas alispecan rilaton, ĝis la punkto, ke Zeze' konsideras la maljunulon kiel sian plejn bonan amikon. Dum tiu transformado, la opinio de la leganto kune ŝanĝiĝas kun tiu de Zeze'.


Tiu rakonto venis al mia kapo dum la evento pro tio, ke antaŭ kelkaj jaroj mi aŭdis de Fred Darvin, franca profesoro de Minzu-universitato de Pekino, pri la etmologio de la vorto renkonti en la franca lingvo. La originala vorto signifis "ekkoni iun kiel fremdulon", sed poste iom post iom, la signifo ŝanĝiĝis por estigi la nunan signifon trovi alian homon, en senso kiu implicas amikecon inter la du.


Estas parto de homa naturo timi la nekonaton, kaj el tiu timo venas la emo sin protekti kontraŭ io ajn fremda. Sed ju pli vi interagas kun tio, des malpli fremda ĝi fariĝas, ĝis la punkto, ke la timo malaperas kaj kreiĝas vojo por pli intimaj kaj amikecaj rilatoj inter la du flankoj.


Wei Ling, tradukisto kiu ĉinigis la libron, subskribas ekzempleron por infano.


Ĉi-jare, ni festas la 50-jariĝon de diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio. Tiuj rilatoj evoluis de fremdeco al amikeco, samkiel la rilato inter Zeze' kaj Manuel. Kaj mi esperas, ke tiu amikeco fariĝos pli kaj pli forta laŭ tempopaso.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Metiartaĵoj en 8-a Ĉin-rusa Ekspozicio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat