【E-radio】Kial rusoj ŝatas matenmanĝi al Ĉinio?

BY:Sheng MinMay 17, 2024


Depost kiam la urbo Heihe de la provinco Heilongjiang reefektivigis reciprokan senvizan enirpolitikon inter Ĉinio kaj Rusio, multaj rusoj loĝantaj proksime komencis aĉeti matenmanĝaĵojn en matenaj bazaroj de ĉinaj urbetoj. Kial ili ŝatas matenmanĝi ĉi tie?


Antaŭ ĉio, tie la matenmanĝo estas malmultekosta, bongusta, kaj ĝia kvanto estas sufiĉe granda, krome ĝia grasa, sala kaj pikeca gusto konformas al la manĝkutimoj de rusoj. Multaj rusoj ŝatas frititan pastobastonon, frititan kukon, sojlakton kaj aliajn manĝaĵojn, kaj ili eĉ kreeme manĝas baozi-on, ĉina tradicia manĝaĵo, kune kun okcidentstila biero.


Due, iuj rusoj tre ŝatas viziti matenan bazaron kaj havas fortan volon konsumi. Krom bongustaj matenmanĝoj, la matenaj bazaroj de nordorienta Ĉinio ankaŭ liveras freŝajn kaj altkvalitajn fruktojn, legomojn, viandojn, ovojn kaj fiŝojn, kaj ankaŭ ŝuojn, ĉapelojn, aliajn vivbezonaĵojn kaj specialajn produktojn ktp. Ĝi plenigas la mankon de diverseco de produktoj en rusaj matenaj bazaroj.


Krome, la provinco Heilongjiang prezentas la ekonomian kaj kulturan integriĝon de nordorienta Ĉinio kaj Rusio. Tie ne mankas rus-stilaj konstruaĵoj, multaj lokanoj okupiĝantaj pri komerco kaj loĝistiko povas lerte paroli la rusan. Tial veni tien mantenmanĝi por rusoj ne nur povas sperti freŝan ekzotismon sed ankaŭ povas ĝui konatan etoson el hejmlando.


Redaktoro: Sheng Min











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Shaanxi: Miljara civilizacio eniĝas en ordinaran vivon de homoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat