La nova akuzo de Usono kontraŭ Ĉinio estas ĝia "troa produktadkapablo", vortumo kreita de usona trezoreja sekretario Janet Yellen dum sia vizito al Ĉinio inter la 4-a kaj 9-a de aprilo. Dum sekvaj semajnoj, gvidantoj de kelkaj okcidentaj landoj papagece ripetis tiujn vortojn, kiuj gajnis atenton de amaskomunikiloj dum la sekvaj semajnoj. Sed kio estas troa produktadkapablo?
Fabrikado de elektraj aŭtoj en fabriko de BYD
La 21-an de aprilo Gina Raimondo, sekretario de la Departemento pri Komerco de Usono, klarigis la usonan vidpunkton: "Ni permesis malvigliĝon de manufakturo en tiu ĉi lando [Usono] dum serĉado de malaltkosta laborforto en Azio, de malaltkosta kapitalo en Azio, kaj jen la rezulto."
Kiuj estas "ni"? Usono, la lando kiu dum la tuta 20-a jarcento subtenis liberan merkaton kaj nun stimulas protektismon reage al propra perdo de konkurencivo, propravole instigis siajn firmaojn produkti eksterlande kaj prelegis al aliaj landoj pri la graveco lasi la merkaton mem reguligi sin. Cetere, Usono permesis siajn firmaojn havi negocojn en Ĉinio, do tio estas enorde kaj Ĉinio ne kulpas pri tiu decido.
En 1989, la usona trezorejo, tiu sama nun sub la gvido de Yellen, kune kun la Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj la Monda Banko, lanĉis la Vaŝingtonan Interkonsenton, estigante bazon por novliberalismo, ĉefa kaŭzo de la plej granda socia malegaleco en monda historio.
La Vaŝingtona Interkonsento stimulis drastan reduktadon de ŝtataj elspezoj, eĉ en sektoroj kiel edukado, scienca esplorado kaj infrastrukturo, kiuj estas gravaj por ekonomia konkurencivo, malreguligo de merkatoj, privatigo de ŝtataj firmaoj kaj financaj politikoj, kiuj stimulis spekuladon anstataŭ produktado.
La mono ŝparita de malinvestoj en reala ekonomio estis destinita al spekulado pri monrezervoj, kurzoj kaj inflacio, kaj finis en la kofroj de miliarduloj. Sed tio ne sufiĉas, necesas stimuli la ekonomion, kaj la novliberala metodo fari tion estas transdoni monon al bankoj, por ke ili pruntu tiun monon al firmaoj, kiuj siavice kreos postenojn ktp. La problemo de tiu ideo estas, ke dum recesio neniu pruntas monon, ne pro manko de mono ĉe banko, sed pro manko de merkata postulo. Sekve la banko utiligas tiun monon por plia spekulado kaj reala ekonomio plu stagnas.
Estas tre simple klarigi la sukceson de Ĉinio: ĝi estas la nura granda lando, kiu ne aliĝis al la Vaŝingtona Interkonsento. Ĉinio ja alprenis politikojn favorajn al libera komerco kaj allogis fremdajn investojn, laŭ la manlibro de novliberalismo, sed samtempe kreskigis, anstataŭ redukti siajn investojn en sektoroj kiel edukado, scienco, teknologio kaj infrastrukturo. Cetere, anstataŭ privatigi siajn firmaojn, Ĉinio plifortigis samtempe kaj la ŝtatajn kaj la neŝtatajn firmaojn kaj stimulis konkurencon inter ili por krei la plej konkurencivan merkaton de la mondo.
Kvankam Ĉinio malfermis sian merkaton, tamen ĝi konservis ŝtatan kontrolon de ŝlosilaj sektoroj. Tio estas politika elekto, kiun ajna lando povas fari. Tiu kontrolo permesis al la ĉina registaro stimuli investojn sur la reala ekonomio, kiu kreas postenojn kaj produktas varojn.
La problemo de Okcidento ne estas Ĉinio, sed malgranda "klubo de miliarduloj", kiu manipulas liberalajn demokratiojn per sia granda kapablo influi ekonomian politikon (per influo sur ekonomikistoj), registarojn kaj balotadojn (per financado de elektaj kampanjoj), justicon (per dungado de grandaj advokataj oficiejoj) kaj amaskomunikilojn (per kontraktoj pri reklamado kaj/aŭ rektaj financaj investoj). La intereso de tiu klubo estas direkti la riĉecon produktitan de la laboroj de ĉiuj al siaj propraj poŝoj.
Sen kapablo investi en infrastrukturo, la landoj aliĝintaj al la Vaŝingtona Interkonsento ne kapablas aktualigi sian transportan reton. Rezulto de tio estas okulfrapa: dum Ĉinio bezonis jardekon por konstrui la plej vastan aron da altrapidaj fervojoj en la mondo, aliaj landoj apenaŭ sukcesis konstrui unu aŭ kelkajn tiajn fervojojn. En Ĉinio kreiĝis kompleksa altteknika loĝistiko, kiu ebligas rapidan transportadon de pakaĵoj tra longaj distancoj kontraŭ malalta kosto, kaj tio ebligis rapidan disvolvadon de retkomerco en la lando.
Cetere, kiel bone klarigis Raimondo, usonaj fabrikoj migris al Azio en serĉado de bonpreza laborforto. La monon enspezitan de Ĉinio el tiu malaltkosta laboro estis elspezita pri edukado kaj scienca esploro, tiel ke Ĉinio iom post iom evoluis de lando dependa je fremda teknologio al lando, kiu eksportas teknologion. Pro tio, la fokuso de la ĉina industrio ŝanĝiĝis de kvanto al kvalito, kaj la lando kreive aldonas valoron al sia produktado.
La akuzo pri "troa produktado" komenciĝis post plendoj de Elon Musk, ĉefa ekzekutivo de Tesla, pri la kresko de vendoj de la ĉina firmao BYD, ĉefa konkuranto de Tesla. Plejparto de la elektraj aŭtoj produktitaj en Ĉinio estis destinita al la enlanda merkato, do kie estas la "troa produktadkapablo"? La vero estas, ke Musk estas viziulo kun talento por krei novajn merkatojn per apliko de pinta teknologio, sed mankas al li administran talenton por igi sian firmaon konkurenciva, sekve la firmaoj de Musk tendencas havi bonan enspezon nur dum ili havas monopolon.
Estas vero, ke Ĉinio subvencias aĉeton de elektraj aŭtoj, sed tio estas nur por la enlanda merkato, kun la celo redukti aerpoluadon en grandaj ĉinaj urboj. En Brazilo, multaj aĉetintoj de aŭtoj de Tesla spertis problemojn kiel malfruo en livero de la aŭto, longa atendovico kaj bezono revenigi la aŭton por inspekto post konstato de problemoj. Aĉetintoj de aŭtoj de BYD, siavice, estas kontentaj pri la produkto aĉetita kaj ankaŭ pri la kvalito de la servoj kaj la rapida livero.
Cetere BYD ĉi-jare ekproduktos elektrajn aŭtojn en Brazilo, kreante postenojn kaj enspezon por la popolo de la urbo Camaçari en la subŝtato Bahia, nordorienta Brazilo. Ironie, tiu moderna fabriko de BYD okupas la saman lokon, kie la usona firmao Ford fabrikis aŭtojn por du jardekoj. Ford mem elektis fermi siajn fabrikojn en Brazilo, kaj BYD kaptis la ŝancon por dungi brazilajn laboristojn spertajn pri aŭtomuntado, kiuj estis maldungitaj de Ford, kaj ekfabriki aŭtojn en Brazilo.
La foriro de Ford el brazila merkato montras alian malfortan punkton de novliberala ŝtato: ĝi tro fidas je la "nevidebla mano de la merkato". Diversfoje la usona registaro plendis pri la "kreskanta influo de Ĉinio en Latin-Ameriko". Nu, ĉinaj firmaoj alportas investojn kaj kreas postenojn en tiuj landoj, do ili estas bonvenaj, krom se estos alternativo pli bona. Usonaj firmaoj estas liberaj investi en Latin-Ameriko kaj konkuri kun la ĉinaj tie, sed ili tion ne faras.
Sed tiuj, kiuj kritikas investojn kaj negocojn de Ĉinio en aliaj landoj, ne sukcesas proponi alternativon. Fakte, la registaroj de okcidentaj landoj klopodas stimuli siajn firmaojn "reveni hejmen", kiel faras Biden proponante migradon de fabriko el eksterlando al Usono, sekve nur Ĉinio havas politikon, kiu alportas profiton al sudaj landoj. Cetere, se ĉinaj firmaoj tiom investas en fabrikado eksterlande, ili evidente bezonas kreskigi produktadon, do kie estas la "troa produktadkapablo"?
Laŭ prognozo, ĉina meza socia tavolo kreskos je 40 milionoj da homoj ĝis 2030, kaj rezulte de tio kreskos konsumado en Ĉinio, kreante postulon kaj por kresko de importoj, kaj por kresko de produktado enlande. Kiu elektos kreski kun Ĉinio profitos de tio; kiu preferos plendi, daŭre plendos senprofite.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat