Ĉinio kaj Usono okazigos unuan interregistaran dialogon pri AI

BY:Xie RuifengMay 14, 2024

Por efektivigi la interkonsenton atingitan de la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono dum la san-franciska kunveno, Ĉinio kaj Usono, laŭ la interkonsento, okazigos la unuan kunvenon de ĉin-usona interregistara dialogo pri artefarita intelekto (AI) en Ĝenevo, Svislando, la 14-an de majo. La du flankoj interŝanĝos opiniojn pri teknologiaj riskoj de AI, tutmonda administrado kaj aliaj temoj zorgataj de la du landoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat