La 10-an de majo bildoj faritaj de pakistana kubsatelito ICUBE-Q sur la ĉina lunsondilo Chang'e-6 ebligis pakistanajn profesorojn kaj studentojn kolekti informojn por plia esplorado pri luno.
La kubsatelito estis kune ellaborita de la Pakistana Instituto de Spaca Teknologio (IST) kaj ĉina Ŝanhaja Jiaotong-universitato (Shanghai Jiao Tong University). La lunsondilo Chang'e-6, lanĉita la 3-an de majo, kunportas kvar internaciajn scienc-esplorajn aparatojn, inkluzive de la kubsatelito.
La 8-an de majo ICUBE-Q disiĝis de Chang'e-6 por efektivigi esplorojn, ekzemple foti la lunon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat